Freudenstein (Jáchymov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Freundstein)
Tiu ĉi artikolo temas pri burgo en la bohemia urbo Jáchymov (germane Sankt Joachimsthal). Por samnoma burgo en la saksia urbo Freiberg vidu tekston Freudenstein (Freiberg).
konservita parto de burgo Freudenstein

La plej malnova el ĉiuj laikaj, ne-ekleziaj konstruaĵoj de la urbo Jáchymov (germane: Sankt Joachimsthal) estis burgo de Šlikidoj, nomata Freudenstein aŭ ankaŭ Šlik-burgeto (ĉeĥe: Šlikův hrádek - Šlikovka). Konstruis ĝin en la jaro 1517 konstruisto Jan Münnich, por defendo de la urbo. Pli frue, ol estis konstruita la reĝa monfarejo, ĉi tie estis stampataj "taleroj de Jáchymov".

La burgo fakte estis spaco ĉirkaŭbarita per muregoj - ĝi estis longa 65 metrojn kaj 50 metrojn larĝa. Nordoriente kaj sudokcidente staris en anguloj cilindro-formaj turoj, kies diametro estis 8 m. Muraĵoj de la turoj estis 1,7 m dikaj. Ambaŭ turoj estis dekomence ne same altaj: sudokcidenta turo estas hodiaŭ ĝis la tegmento 12 m alta, la alia estas alta 19 m.

Dum la granda ribelo de ministoj en la jaro 1525 estis la burgo venkita kaj elrabita, sed poste riparita, plibonigita kaj loĝis en ĝi mineja hetmano. De la jaro 1545 ĝi fariĝis rezidentejo (sidejo) de la neĝaj minejaj hetmanoj.

Historio de la burgo Freudenstein finiĝis dum la "tridekjara milito" (1618-1648), ĉar pro neatentemo de la imperiestraj soldatoj, kiuj en ĝi estis loĝigitaj, forbrulis en la jaro 1636 (t.e. post 119 jaroj). Poste ĝi estis jam forlasita kaj lasita al sia sorto. Murego preskaŭ jam malaperis - pli altan turon uzis kiel loĝejo nokta gardisto kaj ĝi en la jaro 1964 forbrulis. La malpli alta turo ĝis sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento estis uzata kiel deponejo de pafmaterialo. Nun ĉi tiuj turoj estas unusola memorindaĵo de iama burgo Freudenstein. En la jaroj 1970-1972 ilin la loĝantoj de la urbo riparis.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.