Friedrich August von Haeseler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich August von Haeseler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1729 (1729-12-02)
Morto 4-an de februaro 1796 (1796-02-04) (66-jaraĝa)
en Schleusingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
vdr

Friedrich August von HAESELER, ankaŭ Häseler, (naskiĝinta la 2-an de decembro 1729, mortinta la 4-an de februaro 1796 en Schleusingen) estis princelektuja-saksia ĉambro- kaj ĉasadojunkro kaj supera forstisto kaj ĉasbestmajstro. En 1756 li akiris de la patro August von Haeseler bienon en Gößnitz-An der Poststraße kaj post ties morto Klosterhäseler kun la bienoj de Dittersroda kaj Pleismar. Profesie li aktivis antaŭ ĉio en Schleusingen (saksia parto de grafujo Hennebergio). Ĉi tie li estis ekde 1782 ankaŭ posedanto de la vitrofabriko Allzunah (Frauenwald), kiu pereis.

Friedrich August von Haeseler kaj ties nematura nevo faris en 1771 transdonon. Klosterhäseler venis en la manojn de Friedrich August, dume Gößnitz ekapartenis al August Ferdinand. Li nuptis trifoje: Sophie Luise Christine von Thümmel (1746-1781), Sophie Wilhelmine von Wurmb (1761-1793).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gothaisches genealogisches Taschenbuch der briefadeligen Häuser, 1907. Erster Jahrgang.Gotha, p. 249