Friedrich Glauser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Friedrich GLAUSER)
Friedrich Glauser
Persona informo
Friedrich Glauser
Naskonomo Friedrich Charles Glauser
Naskiĝo 4-an de februaro 1896 (1896-02-04)
en Vieno
Morto 8-an de decembro 1938 (1938-12-08) (42-jaraĝa)
en Nervi
Tombo Cemetery Manegg vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Glauser, Friedrich, 1896-1938. Krock & Co. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Friedrich Glauser

Friedrich GLAUSER [fridriĥ glaŭse] (* la 4-an de februaro 1896 en Vieno, Aŭstrio, † la 8-an de decembro 1938 en Nervi, Italio) estis svisa verkisto.

Lia vivo estis ege maltrankvila: Parton de sia junaĝo li pasigis en publika edukejo, plurfoje li ŝanĝis la lernejon kaj poste li vivtenis sin ekz. kiel ministo kaj flegisto. Misuzo de drogoj plurfoje portis lin al hospitaloj kaj malliberejoj.

Influite de la dadaismo li faris siajn unuajn provojn kiel verkisto. Famon li tamen gajnis per siaj ofte socikritikaj krimromanoj. Nuntempe li estas konsiderata la unua germanlingva verkisto de krimliteraturo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Tee der drei alten Damen (romano, 1932)
  • Wachtmeister Studer (romano, 1936)
  • Matto regiert (romano, 1936)
  • Die Fieberkurve (romano, 1938)
  • Der Chinese (romano, eld. 1939)
  • Gourrama (romano, eld. 1940)
  • Krock & Co (romano, eld. 1941)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]