Friedrich Mohs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carl Friedrich Christian MOHS [Karl FRIDriĥ KRISTjan Mos] (naskiĝis la 29-an de januaro, 1773 en Gernrode, mortis la 29-an de septembro, 1839 en Agordo / Italio) estis germana mineralogo kaj geologo.

Li studis en Halle (Saale) kaj en Freiberg, faris studvojaĝojn inter alie al Francio kaj Britio. En la jaro 1812 li fariĝis profesoro en Graz, en 1818 li transloĝiĝis al Freiberg kaj en 1826 al Vieno.

La plej granda merito de Mohs estas la (laŭ li nomata) durecskalo por la klasifiko de mineraloj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.unileoben.ac.at greke http://www.a-m.de/deutsch/lexikon/mohs-haerte.htm