Friga ĉapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tri saĝuloj montrataj kun frigaj ĉapoj

La friga ĉapo estas konus-forma ĉapo, kies vertico mole refalas antaŭen, tiel nomita ĉar ĝi estis surmetita de la loĝantoj de Frigio, antikva popolo en Malgranda Azio. En la pentraĵoj sur la helenaj vazoj la friga ĉapo signas la trojanojn.

En la antikva Romio, la sklavoj, kiuj estis liberigitaj de siaj mastroj, devis surhavi tiun ĉapon dum la liberigo. Tial ĝi estis poste rigardita kiel simbolon de liberiĝo kvankam tion postulis la romia leĝo kiel signo ne tiom pri liberigo, kiom pri antaŭa sklaveco. Oni ekfaris ĝin por ke la liberigitoj, ankoraŭ 'makulita' de sia devena statuso, ne povu pretendi al la samaj honoroj ol la deorigine liberaj.

La friga ĉapo estis unue abunde uzita dum la Franca Revolucio de 1789. Estis periodo de ĝi kiam ĉiuj devis nepre surhavi tion surkape, tiuj, kiuj ne faris tiel, estis suspektitaj pro malbona revoluciismo. Poste ĝi estis uzata de ĉiuj respublikaj reĝimoj de Francio. La virino, kiu simbolas la franca respubliko, t.e. Marianne, surhavas frigan ĉapon.

Poste, la friga ĉapo estis ankaŭ uzata sur la naciaj blazonoj de Argentino, Kubo, Kolombio kaj Salvadoro. Ankaŭ, en Usono la subŝtato Nov-Ĵerzejo, en Brazilo la subŝtato Sankta Katarino, kaj en Argentinio la subŝtato San-Juan.

Bildaro


Eksteraj ligiloj

greke http://www.digsys.bg/books/cultural_heritage/thracian/thracian-intro.html