Fritolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritolo en Ballarmo-bazaro, Palermo, Sicilio

Fritolo (itale frittola, sicilie frittula) estas tradicia sicilia surstrata manĝaĵo el Palermo. Ĝi similas al la fritulioj de Kalabrio, sed ŝajne ĝi uzas bovidaĵojn anstataŭe porkaĵojn.

La forĵetaĵoj forlasitaj de la buĉado de mekanike pretigitaj bovidoj enhavas ostojn kiuj estas mueligitaj por industria uzo, kaj pecoj de karno boligitaj je alta temperaturo en grandaj siloj. Post kiam la karno estas kuirita ĝi estas premita por forigi humidecon kaj formi pakegojn. Ĉi tiu procezo, simila al liofilizado (frosta sekigado), povas konservi la fritolojn dum jaroj.

La "frittularu" (fritolfaranto) "revivigas" la fritolojn per fritado kun ŝmalco kaj metante ĝin en grandan vimen-korbon (la "panaru") kaj tukon kun aromoj kiel ekzemple laŭro kaj pipro. Ĝi estas proponita mane kaj metita sur tukon el vaksigita papero aŭ en bulkofokaĉo.