Frosta Nokto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Frosta Nokto
Frosta Nokto
Aŭtoro Ba Jin
Eldonjaro 1990
Urbo Pekino
Eldoninto Ĉina Esperanto-Eldonejo
Paĝoj 301
ISBN 7-5052-0031-3
v  d  r
Information icon.svg

Frosta Nokto estas romano verkita de Ba Jin en 1946, esperantigita de Laŭlum kaj eldonita en Pekino en 1990. Frosta Nokto priskribas la vivon de Ĉongĉingo, la Milittempa Ĉefurbo de la malnova Ĉinio, dum la jaroj 1944 kaj 1945. En la romano la verkisto priskribas familion de mizera oficisto, sed tiu fono utilas por enkadrigi la personajn interrilatojn kaj la psikologian evoluon de la roluloj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Manko de interkompreno inter la bopatrino kaj bofilino Shusheng kaj ekonomia premo kreis familian tragedion precipe super ĉefrolo de Wenxuan. Tamen tiu simpla skemo plikomplikigas laŭ la disvolvo de tiuj tri karakteroj. Kiam malsano minacas la vivon de Wenxuan, la alproksimigo de japana armeo komplikigas la familian situacion. Vere la socipolitika kaj milita fono utilas por verigi la personan problemaron precipe de la tri roluloj, sed ne nur.

La bofilino Shusheng kiu povas ĝui ne tiom malfacilan vivon forfuĝas el la urbo kaj la filo mortas. Kiam la bofilino revenos al Chongqing, la bopatrino jam transiris al nekonata loko kune kun la nepo. Oni povas kompreni, ke por Ba Jin gravas la familia vivo kaj la krizaj situacioj.

Kvalito[redakti | redakti fonton]

La kvalito de la verko baziĝas sur la disvolvo de la tri precipaj roloj. El ili la patrino ne tiom bonkvalite aperas eble pro ĝia simpla kongruo kun tradicia karaktero: ŝi deziras nur bonon por sia filo kaj sia nepo; la bofilino tute ne interesigas ŝin precipe ekde kiam tiu ne obeas kaj ne respektas la bopatrinon laŭ tradicia sinteno. Tiuj sentoj regas ŝian vivon.

Tamen la paro aperas kiel pli bone pensitaj karakteroj. Temas pri dubemaj kaj necertaj roloj. Ambaŭ dubas, pensegas pri la vivo kaj siaj rilatoj kun la aliaj kaj sopiras pli feliĉan vivon. La edzino celas pli altkvalitan vivon -ĉar ŝi ĝuas pli altan laborpostenon-, ĉefe sen penado pri grumblema bopatrino, sed ne volas ĉu pro kompato ĉu pro vera amo forlasi la edzon ĉefe kiam ŝi ekscias pri lia malsano. Kortuŝa estas la ĉapitro kie la edzino renkontas la edzon ebria kaj reportas lin hejmen. Por ĵusaj konantoj de ĉina vivo estos surprizo konstati kiel moderna povus esti ĉina virino tiama. Eĉ se oni konsideru ŝian malintereson pro la filo.

La edzo estas la ĉefrolulo, kiu igas la romanon iome ekzistencialisma, ĉar li eĉ antaŭ la alveno de la plej malbonaĵoj, jam multe pripensas sian personan situacion rilate al sia rolo aŭ loko en la vivo. Tiurilate gravas la renkonton kun iama kunlernanto kiu tute vidas sian vivon ruinite. Li volis havi feliĉon kun edzino Shusheng, sed ankaŭ ne volas disiri de patrino laŭ tradicia kutimo. Malkuraĝo kaj tropensemo alportas lin al nenio.

Naturalismo[redakti | redakti fonton]

Iamaniere tiu romano iom alproksimiĝas al la franca naturalismo de romanistoj de la 19a jarcento. Oni ne forgesu pri la parizaj jaroj de lernado de Bakin. Ambaŭ ĉefroluloj estas tro subpremitaj de siaj medioj. Malriĉeco, malsano, nestabila familio, timo pro proksimo de milito kaj ĉefe nemalsameco inter la medio de la edzo kaj de la edzino. Ŝajnas kvazaŭ la edzo estus kondamnita de sia medio: la malsano ftizo estas lia puno aŭ fato.

Tiu kondamno estas pensita de Xuan kiel senfina puno. Tre emocia estas la renkonto kun ekskunlernanto Boqing kiu eĉ pli ol Xuan suferas malbonan sorton en la vivo kaj la konsekvencoj kiuj tio igas por lia detruo.

Pri la detaloj estas eĉ tro naturalisma la priskribo de la konstanta kraĉado de sanga muko kiel "ornama" kadro de la evoluo kaj de la malsano kaj de la romana agado. Ankaŭ la detalemo per kiu oni parolas pri la mono bezonata por la ĉiutaga vivo, por la aĉetindaĵoj, tio kion oni sukcesas atingi, ktp. memorigas pri similaj detaloj en romanoj de ZolaFlaubert.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]