Fuente el Sol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuente el Sol
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47494
Demografio
Loĝantaro 149  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 4° 56′ U (mapo)41.175555555556-4.9352777777778Koordinatoj: 41° 11′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Fuente el Sol (Provinco Valadolido)
Fuente el Sol (Provinco Valadolido)
DEC
Fuente el Sol
Fuente el Sol
Situo de Fuente el Sol
Fuente el Sol (Hispanio)
Fuente el Sol (Hispanio)
DEC
Fuente el Sol
Fuente el Sol
Situo de Fuente el Sol

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente el Sol [+]
vdr

Fuente el Sol [fŭentelSOL] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. Fuente el Sol estas komprenebla etimologie kiel Fonto de la Suno; tial aperas fontano en la malsupra duono de la blazono.

Fuente el Sol en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 290 el 1991.

Ĝi distas 71 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cervillego de la Cruz, Rubí de Bracamonte, Ataquines kaj Lomoviejo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la mudeĥara turo, la preĝejo de Sankta Johano la Baptista (kiu aperas stiligite en la supra duono de la blazono) kaj la kastelo kun tombejo en la korto kaj privata ĉefturo trietaĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]