Fundamento Tonsilaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Modernaj tonsilaboj[redakti | redakti fonton]

Modernajn tonsilabojn inventis en aprilo 2000 popolmuzikanto Martin Strid el Svedujo. Kun amiko Harald Breidenstein, kiu dume konstruis komputilan programon Tone, li difinis la nepran bazon de tonsilabado en dekses reguloj.

Neŭtraleco[redakti | redakti fonton]

Same por homo kaj maŝino[redakti | redakti fonton]

Elstaraj trajtoj de tonsilaba teksto estas ke ĝi ne dependas de teksta formato kaj ke ĝi same legeblas al vidanta (kantanta aŭ muzikilon ludanta) homo kaj al komputilo. Tonsilaba muziko sendeblas ekzemple kiel ordinara teksto en retmesaĝo aŭ telefona SMS (skriba mesaĝa servo).

Samaj principoj per malsamaj alfabetoj[redakti | redakti fonton]

Kiel kompreneblas per partoj '3 kaj '4, la tonsilaba sistemo aplikeblas ankaŭ per aliaj alfabetoj ol la latina-eŭropa.

La dekses reguloj[redakti | redakti fonton]

Jen estas la Fundamento Tonsilaba laŭ difino de Strid kaj Breidenstein:

Fundamento Tonsilaba[redakti | redakti fonton]

'1 Taktsilaboj[redakti | redakti fonton]

Taktsilabo estas silabo kiu konsistas el tempe fiksa sono, procedo aŭ okazaĵo. Taktsilabo konsistas el konsonanto (b, c, d, f, g, j, k, l, m, n, p, r, s, t, v, z kaj aliaj) kaj vokalo (a, e, i, o, u kaj aliaj). Simpla taktsilabo konsistas el unu konsonanto kaj unu vokalo (ba). La konsonanto signas la tonekon (albaton). La vokaloj nomiĝas toneroj kaj montras la daŭron de la sono aŭ movo. En taktsilabo kun diversaj vokaloj nur la lasta speco estas tonera. Taktsilaboj staras post tonsigno (#) kiun sekvas dupunkto (#:) aŭ parentezo (#( ) aŭ #[ ]).

'2 Tonsilaboj[redakti | redakti fonton]

Tonsilabo estas taktsilabo kun certa tonalto (relativa frekvenco). La tonalto de ĉiu tonsilabo difiniĝas laŭ libere elektebla gamo. La tonalto de tonsilabo indikiĝas per nombra rilato kompara kun la frekvenco de la baza tono. Du tonsilaboj ĉirkaŭ dupunkto diras tonintervalon ([la:do]). La absoluta frekvenco de la baza tono difiniĝas de kazo al kazo kaj indikeblas je hercoj (Hz) aŭ per nomo ("c", "c#", "db" ktp). Tonsilabo je nedifinita tonalto komenciĝas per muta konsonanto (h aŭ H).

'3 Toncikloj[redakti | redakti fonton]

Tonciklo estas la ĉefa intervalo de la gamo, kutime oktavo. La toncikla nombro estas la kvoto inter la frekvenco de tonsilabo en unu tonciklo kaj ĝia frekvenco en la sekva tonciklo. Tonsilabo en la meza tonciklo (la meza oktavo) skribiĝas per majuskla konsonanto kaj minuskla vokalo (Ba). Tonsilabo en la pli basa (malalta) tonciklo skribiĝas per nur majuskloj (BA), en pli alta (malbasa) per nur minuskloj (ba). Malaltiga signo antaŭ la konsonanto (,Ba) basigas la tonalton je tri toncikloj, altiga signo ('Ba) samtiom altigas ĝin. En alfabeto kiu ne disigas inter majuskloj kaj minuskloj, komo basigas kaj apostrofo altigas la tonalton je unu tonciklo anstataŭ tri. Tonsilabo per minuskla konsonanto kaj majuskla vokalo (bA) signifas tonsilabon en kiu ajn tonciklo. La toncikla nombro difineblas per la intervalo inter la sama tono en du toncikloj ([do:Do]=2).

'4 Takteroj[redakti | redakti fonton]

Taktero estas unu aŭ pluraj taktsilaboj aŭ eroj de taktsilaboj kiuj kunskribiĝas kiel unu vorto. Ĉiuj toneroj (vokaloj) en la sama taktero kalkuliĝas same longaj. Toneroj en silaba parentezo ([ ]) estas sume same longaj kiom tonero en la sama taktero ekster la silaba parentezo. Nombro tuj post simpla taktsilabo aŭ silaba parentezo diras je kiom da toneroj ĝi longas. Malplena silaba parentezo signifas mankan toneron, kio mallongigas la takteron. La taktsilabo de silento (paùzo) estas minuskla muta litero (h) kaj same longa kiom tonero. Kvar punktoj (....) signifas neelskribitajn takterojn.

'5 Pecoj[redakti | redakti fonton]

Tonpeco enhavas takterojn kaj staras post tonsigno kaj dupunkto (#:). Inter la tonsigno kaj la dupunkto povas esti la nomo de la peco. Nomo kiu konsistas el pluraj vortoj disiĝas de la tonsigno per interspaco aŭ skribiĝas en citiloj (" "). Punkto disigas nomon de suba nomo. Peco kiu ne estas en parentezo finiĝas per tonsigno kaj punkto (#.) aŭ per komenco de sekva peco. Subpecoj povas esti en po parentezo (( )). La dividon de peco en subpecojn povas montri malaltiga signo antaŭ la tonsigno ( ,# ) kaj la arigon de pluraj pecoj al muzika kolekto altiga signo ( '# ), ambaŭ je pluraj ŝtupoj per pluraj altigaj aŭ malaltigaj signoj. Referenco peca skribiĝas per tonsigno antaŭ la peca nomo, ĉu sen interspaco ĉu citaĵe (#" "). Peco referencata en alia peco reludiĝas.

'6 Reludoj[redakti | redakti fonton]

Obliga signo (*) kaj nombro tuj post peca parentezo diras kiomfoje la peco sinsekve ludiĝu. Kiam peco reludiĝas diversmaniere certan nombron da fojoj ("de kapo"), tiam la nombro kaj obliga signo staras komence en tiu parto de la peco kiu ĉiufoje ludiĝas sammaniere. La nombro ne skribendas post la unua obliga signo. Parto de la peco kiu ludiĝas ne ĉiufoje komenciĝas per apostrofo kaj numero aŭ numeroj kiuj diras kiujnfoje ĝi ludiĝas. Interspaco, minusa signo kaj apostrofo ( -') signifas "ĉiun fojon krom". La nombro 2 ĉe obliga signo ne skribendas. Nedifinitan aŭ ŝanĝeblan nombron signifas majuskla konsonanto kiun sekvas nombro.

'7 Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

Tonrimarko enhavas indikojn pri ludmaniero aŭ komentojn pri la muziko. Rimarko skribiĝas en rimarka parentezo (< >). La nomo de la rimarko skribiĝas en la parentezo, antaŭ dupunkto, kaj povas esti indiko en alia rimarko. Indikojn disigas aŭ punktokomo (;) aŭ komo kaj interspaco (, ). Enrimarka taktsilabaĵo skribiĝas en silaba parentezo (<[ ]>). Rimarkon ekster tonpeco antaŭas tonsigno ( #< >).

'8 Ilumoj[redakti | redakti fonton]

Ilumo estas indiko kiu kunskribiĝas kun la taktsilaboj. Ilumo skribiĝas per minuskla konsonanto (krom h) aŭ majuskla kaj minuskla konsonantoj, kion ambaŭkaze povas sekvi nombro, kaj difiniĝas en rimarko. Ilumo kaj dupunkto (:) montras kie la ludmaniero komenciĝas, la ilumo kaj punkto (.) kie ĝi finiĝas. Sola punkto finas la lastan ilumon, du punktoj ĉiujn ilumojn. Tutan rimarkon povas regi dupunkto kaj punkto samtiel kiel ilumon. Ilumo kiu aplikiĝas al nur unu taktsilabo kunskribiĝas kun tiu als tintsilabo.

'9 Takta bato[redakti | redakti fonton]

Takto konsistas el tutnombro da takteroj. Takta bato skribiĝas per takta streko (/) antaŭ la unua tono de la takto. Nombro post la takta streko estas la numero de la takto. En peco kun difinita nombro da takteroj en ĉiu takto, takteroj en la fino de takto ne skribendas se ili estas nur daŭrigo de antaŭa taktsilabo. Se la liga takto inter du pecoj estas tro longa aŭ mallonga, unuavice ĝi kunmetiĝas ĉe liga streko (-), duavice silentaj taktsilaboj (h) forpreniĝas de la kunmetejo kaj triavice la fino de la unua peco ĉu pli- ĉu malplilongiĝas.

'10 Momentsignoj[redakti | redakti fonton]

Sama momentsigno en samtempaj pecoj montras saman momenton. Momentsigno en peco skribiĝas per partigsigno (%) kaj litero, kiun povas sekvi nombro. Referenco momenta skribiĝas per partigsigno (%) kiun sekvas takta numero kaj povas sekvi numero de taktero, tonero, tonerero kaj tiel plu, disigitaj de punktoj (.), aŭ momentsigna litero, kaj se bezono apostrofo (') kaj reluda vicnombro. Referenco tempa kiu enhavas ligostreketon donas pecan parton ekde aŭ ĝiskun momento. Referenco tempa laste en rimarko aŭ ilumo diras ĝis kiam tiu ludmaniero daŭras. Tonsigno aŭ referenco peca antaŭ referenco tempa en peco signifas ke tiuj taktoj, aŭ la parto inter tiuj momentsignoj, reludiĝas.

'11 Takteco[redakti | redakti fonton]

Takteco indikiĝas per dupunkto (:). Nombro antaŭ la dupunkto indikas la tempan mezuron je meznombro da takteroj po sekundo. Nombro post la dupunkto indikas la nombron da takteroj po takto. Nedifinita nombro da takteroj po takto skribiĝas per demandsigno (:?). Momenta relativa ŝanĝo de tempa mezuro indikeblas per obliga signo (*) kaj nombro antaŭ dupunkto. Glito je tempa mezuro indikeblas per substreko (_) antaŭ aŭ inter nombroj antaŭ dupunkto. Certan ŝanĝon je tempa mezuro po taktero indikas plusa (+) aŭ minusa (-) signo, la ŝanĝonombron kaj dupunkto. Ankaŭ la absoluta frekvenco herca de tonsilabo indikeblas kiel mezuro de tempo. Dupunkto kaj nombro post takta streko en tonpeco diras la nombron da takteroj po takto.

'12 Forto[redakti | redakti fonton]

Laŭton (relativan sonpremon) indikas nombro post ekkria signo (!). Kutima laŭteco skribiĝas !5, plej forta !9, plej malforta !1 kaj silento !0. La nombro da ciferoj diras la precizecon. Ŝanĝoj je laŭto montreblas per substreko (!_) aŭ plusa (!+) aŭ minusa (!-) signo simile kiel ŝanĝoj je tempa mezuro, sed post ekkria signo. Indiko pri laŭto uzeblas ilume. Je nesona taktsilabo sammaniere indikeblas intensiveco de alia grando.

'13 Ritmo[redakti | redakti fonton]

Variojn en la daŭro de diversaj takteroj indikas nombroj post takta streko (/). Nova takto en la indiko komenciĝas per takta streko, nova taktero per interspaco kaj onnombrojn de taktero disigas apostrofo ('). La onnombrojn de taktero egale dividas ĝiaj toneroj. Se la nombro da onnombroj ne samas al la nombro de toneroj, ĉu la onnombroj fendiĝas inter la toneroj ĉu inverse. Onnombroj en silaba parentezo ([ ] aŭ (: )) kune korespondas al unu onnombro en la sama taktero ekster la parentezo. Laŭto povas inkluziviĝi en ritma indiko, post la daŭrindiko.

'14 Samtempeco[redakti | redakti fonton]

Plusa signo (+) montras ke la ĉirkaŭaj toneroj, takteroj aŭ pecoj sonas samtempe. Mallonga peco tiel ligita senoblige al pli longa, ripetiĝas ĝis la pli longa finiĝis. Plusa signo kun dupunkto uzeblas ilume pri agordo. Pecon aŭ ilumon igas altiga (') aŭ malaltiga (,) signo tuj post la tonsigno aŭ antaŭ la ilumo. Altigita ilumo en ne malaltigita peco validas ankaŭ al samtempa malaltigita peco (,#) krom je ties altigitaj ilumoj. Ne malaltigita ilumo de altigita peco ('#) validas ankaŭ al samtempa malaltigita peco (,#) krom je ties altigitaj ilumoj. Demandsigno (?) uzeblas en la sama maniero kiel plusa signo, montras elekteblon anstataŭ samtempecon kaj kun dupunkto uzeblas als speciala ilumo pri alternativo. Demandsigno kaj plusa signo kune signifas "ĉu kun ĉu sen".

'15 Kanto[redakti | redakti fonton]

Vortopeco (odo) estas vortoj kiujn oni kantas aŭ parolas. Vortopeco estas peco kun vortosigno (&) anstataŭ tonsigno. Por ligi melodion al ĝia kanta teksto, eblas montri la taktajn batojn per taktaj strekoj (/) en la vortopeco kaj eĉ numerizi, kaj novan vicon en la vortopeco montri per punktokomo (;) kaj tie kaj inter la tonsilaboj. Nombro post vokalo montras je kiom da tonsilaboj ĝi sonas. Vorto aŭ vortoj en silaba parentezo ([ ]) kantiĝas sur unu sama tonsilabo. Strofoj numeriĝas sammaniere kiel reludoj. Ripetoj en vortosilaba teksto montreblas per obliga signo (*) aŭ apostrofo kaj nombro samtiel kiel ĉe melodio. Vortoj post obliga signo kaj dupunkto (*:) ripetiĝas sammaniere en sekvaj strofoj ĉe kvar punktoj (....). Vortoj post altiga signo kaj dupunkto (':) ripetiĝas sammaniere en la sama strofo post malaltiga signo kaj dupunkto (,:) kaj samsituaj vortoj ripetiĝas sammaniere en sekvaj strofoj ĉe kvar punktoj. Vortopeco ne enhavu ilumon. Vortopecan lingvon indikas vortsigno (& = Esperanto). Komentoj skribiĝas en rimarko post vortosigno kaj dupunkto.

'16 Tembroj[redakti | redakti fonton]

Tembriko estas metodo priskribi konsiston kaj karakteron de sono, procedo aŭ okazaĵo. Tembriko aplikiĝas per tembrikaĵo. Tembrikaĵo estas indiko kiu konsistas el esprimo en parentezo post la nomo de la tembriko. La esprimo estas la tembrika specifa priskribo de la dezirata efiko. En rimarko klarigeblas kiel la tembriko funkcias. Tonsigno regas la tembrikon tonsilaban.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]