Fundamentoj de internacia helpa lingvo Esperanto (lernolibro) 1958

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Основы международного вспомогательного языка Эсперанто (Fundamentoj de internacia helpa lingvo Esperanto)
Основы международного вспомогательного языка Эсперанто (Fundamentoj de internacia helpa lingvo Esperanto)
Основы международного вспомогательного языка Эсперанто (Fundamentoj de internacia helpa lingvo Esperanto)
Aŭtoro Z. V. Semjonova
Eldonjaro 1958
Urbo Leningrado
Eldoninto Societo "Scio"
Paĝoj 48
vdr

Fundamentoj de internacia helpa lingvo Esperanto - estas unika libro, ĉar ĝi estas specimeno de Esperanto-libro eldonita en Soveta Unio kvazaŭ oficiale. Laŭ aspekto ĝi estas ĝusta samizdato: papero estas malbonkvalita, kvalito de preso estas vere aĉa. Samtempe la libreto estis eldonita enkadre de oficiala organizaĵo kaj eĉ havas sciencan redaktoron. Tiu lasta estas famega sovetia esperantisto S.N.Podkaminer. La unua paĝo havas apartan mencion, ke la lernolibro estas eldonita kvazaŭ estas manuskripto. La libro verŝajne estas la unua lernolibro de fama sovetia verkistino de lernolibroj Z.V.Semjonova. En la deka leciono estas metita porpraktika teksto: Pri la ebleco antaŭmalhelpi la militon en la nuna epoko de N.S.Ĥruŝĉov. La teksto estas vera trajto de tiama epoko, kiam sen similaj tekstoj lernolibroj ne aperis. Enkadre de la sama leciono estas prezentita Himno de la demokratia junularo tradukita al Esperanto de Andreo Rajski. Sed en la lernilo troviĝas ne nur politikaĵoj. En la oka leciono estas prezentita Elkora diro de H.Heine en traduko de Karl Vanselow. Kaj en la kvina al lernanto estas proponita Kupra rajdanto de A.S.Puŝkin en traduko de N.V.Nekrasov.