Semjon Podkaminer
| Semjon Podkaminer | |
|---|---|
Elstara sovetia esperantisto | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1901 en Rusa Imperio |
| Morto | 1982 |
| Lingvoj | Esperanto |
| Nacieco | judo |
| Ŝtataneco | Soveta Unio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Semjon Naumoviĉ Podkaminer ankaŭ literumita Simeon Naumoviĉ Podkaminer[1] (ruse Семён Наумович Подкаминер) (1901 — 1982) estas elstara sovetia esperantisto, judo, kolonelo, socia aganto.
Esperantiĝis en 1920. Li estis sekretario de la 6-a SAT-Kongreso, kiu okazis en Leningrado en 1926. Membro de CK SEU, prezidanto de la Junulara sekcio de SEU, vicprezidanto de ASE, sekretario (1959-1963) kaj vicprezidanto (1973-1978) de MEM, prezidanto de de la sovetia MEM-sekcio, prezidanto de la komisiono pri internaciaj ligoj de esperantistoj ĉe la Leningrada filio de SSOD. Honora membro de UEA.
La origina deziro de la patro, muzikisto, estis, ke ankaŭ la filo ekhavu similan profesion. La juna Simeon Naumoviĉ sekve vizitis kelkajn jarojn la konservatorion. Tamen pli allogis la teknikaj sciencoj. Kaj li fariĝis fervoja inĝeniero, poste specialiĝis en tute alia fako, nome ekonomio de aertransporto. En tiu fako S. N. Podkaminer doktoriĝis kaj fariĝis katedrestro en la Aertrafika Altlernejo de Leningrad, vicrektoro kaj fine rektoro.
Dum la Dua Mondmilito, Prof. Podkaminer estis vokita al la Leningrada Fronto kaj tie partoprenis la 900-tagan reziston de la urbo kontraŭ la germana blokado. En la jaro 1943 li, kolonelo, fariĝis la ĉefo de la 7a fako de la fronto, la fako „Speciala Propagando". Temis pri la laboro kun la germanaj militkaptitoj kaj la propagandado en la vicoj de la naziismaj trupoj. Kunlaborante kun la Komitato Libera Germanio, formita el iamaj naziaj oficiroj kiuj serĉis novan komencon, li kunlaboris i. a. kun Max Seydewitz, Walter Ulbricht, Wilhelm Pieck, Alfred Kurella, Wilhelm Florin k. a.
Post la dua mondmilito li daŭrigis sian socian agadon, kunligante pacmovadajn aktivecojn kun esperantistoj. Tiel li fariĝis la prezidanto de Esperanto-Komisiono de Leningrad, vicprezidanto de MEM kaj, en la jaro 1979, elektiĝis vicprezidanto de la nove fondita Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj prezidanto de ties MEM-sekcio.
Tre detalan biografion verkis Mikaelo Bronŝtejn sub titolo Simeono en 2022 (Eldonejo Impeto, 453 p.)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sidorov, Anatolo. (2022) Esperantistoj de Sovetunio, kiuj batalis kontraŭ nazioj en la 2-a mondmilito (pdf), Redaktis kaj aranĝis Nikolao Gudskov, provlegis Svetlana Smetanina (esperante), Moskvo–Sankt-Peterburgo: Rusia Esperantista Unio, p. 49. “Sidorov, 2022”.
- Profesoro Simeon Naumoviĉ Podkaminer - 80 jara. Der Esperantist - Numero 104, Junio (1980).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Du eminentaj jubileoj, artikolo de Viktor Aroloviĉ.
- Internacia Ĵurnalisto, septembro-decembro 1982, p. 6: Forpasis granda Esperanto-publicisto, nekrologo de N. Aleksiev.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Der Esperantist - Numero 104, Junio (1980)

