Saltu al enhavo

Funikularo de Fourvière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funikularo de Liono6Funikularo de Fourvière
Funikularo de Fourvière

Vagonaro en Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean

Vagonaro en Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean
Trafikado
Trafikanto Keolis Lyon
Teknikaj trajtoj
Longo 0.431 km
Ŝpuro 1330 mm
Maksimuma dekliveco 310 ‰
Stacioj de la fervojlinio
2 stacioj
vdr

La Funikularo de Fourvière, signalita per indikilo F2, estas unu el la du linioj de Funikularo de Liono ankoraŭ funkciantaj en Liono. Ĝi kunligas la stacion de Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean al la supro de la monteto de Fourvière. Malfermita la 6-an de oktobro 1900 kun ŝpuro de 1 000 mm, ĝi estis transformita al 1 330 mm en 1970. La maksimuma deklivo estas 310 mm/m. La linio estas ekspluatata kun ununura trako kaj trapasejo en la mezo kun 2 unu-vagonaj vagonaroj.

La linio de Fourvière estis modernigita en 1970. La du vagonoj estis anstataŭigitaj, la malnovaj irante al du muzeoj: unu al "Musée de l'automobile Henri-Malartre" en Rochetaillée-sur-Saône, la alia al "Musée des transports urbains, interurbains et ruraux" en Chelles.

Stacioj de la linio de oriento al okcidento:

  6Funikularo de Fourvière   Stacioj Komunumoj Interkonektoj
  o   Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean Liono 5-a arondismento Metroo de Liono 4Linio D de la metroo de Liono, Funikularo de Liono 5Funikularo de Saint-Just, CBus C20 C20E
  o   Fourvière Liono 5-a arondismento


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]