Funikularo de Saint-Just
Aspekto
Funikularo de Saint-Just | |
|---|---|
| Vagonaro en Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean | |
| Trafikado | |
| Trafikanto | Keolis Lyon |
| Teknikaj trajtoj | |
| Longo | 0.822 km |
| Ŝpuro | 1000 mm (Metra ŝpuro) |
| Maksimuma dekliveco | 183 ‰ |
| Stacioj de la fervojlinio | |
| 3 stacioj | |
La Funikularo de Saint-Just, signalita per indikilo F1, estas unu el la du linioj de Funikularo de Liono ankoraŭ funkciantaj en Liono. Ĝi kunligas la stacion de Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean al Saint-Just. Malfermita la 8-an de aprilo 1878 kun ŝpuro de 1 440 mm, ĝi estis transformita en 1901 al dentorela fervojo Saint-Jean - Saint-Just kun ŝpuro de 1 000 mm. Ĝi estis retransformita al funikularo en 1958 konservante la metran ŝpuron. La maksimuma deklivo estas 183 mm/m. La linio estas ekspluata kun ununura trako kaj centra preterpasejo en la meza stacio Minimes - Théâtres Romains kun 2 du-vagonaj vagonaroj.
Skemo
[redakti | redakti fonton]
Stacioj
[redakti | redakti fonton]Stacioj de la linio de oriento al okcidento:
| Stacioj | Komunumoj | Interkonektoj | |||
|---|---|---|---|---|---|
| o | Vieux Lyon - Cathédrale Saint-Jean | Liono 5-a arondismento | |||
| o | Minimes - Théâtres Romains | Liono 5-a arondismento | |||
| o | Saint-Just | Liono 5-a arondismento |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Funikularo de Liono
- Funikularo de Fourvière
- Linio C de la metroo de Liono
- Metroo de Liono
- Justo de Liono
- Listo de funikularoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Koordinatoj: 45° 45′ 36″ N 4° 49′ 33″ O / 45.76000 °N, 4.82583 °O (mapo)
| |||||||||||||||||||||||
