Futbala Stadiono de Valjeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Futbala Stadiono de Valjeko
Estadio de Vallecas.jpg

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 23′ 31″ N, 3° 39′ 32″ U (mapo)40.391944-3.658961Koordinatoj: 40° 23′ 31″ N, 3° 39′ 32″ U (mapo)

Futbala Stadiono de Valjeko
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Campo de Fútbol de Vallecas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Rayo0-1LegaCopa20182.jpg

La Futbala Stadiono de Valjeko (hispane Estadio de Vallecas) antaŭe konata kiel Stadiono Teresa Rivero, estas stadiono en la Madrida Regiono donacita al la futbala klubo Rayo Vallecano. Krom la ludoj de Rayo Vallecano ankaŭ estas uzata por gastigi la internacian kuradon San Silvestre Vallecana.

Ĝi situas en la distrikta kvartalo Palomeras Bajas (distrikto Ponto de Valjeko), en la sudorienta areo de Madrido (Hispanio), inter stratoj Payaso Fofó (kie troviĝas la oficejoj), Arroyo del Olivar kaj Avenuo de la Albufero (kie troviĝas la oficiala vendejo de la teamo, sur la angulo de la stadiono mem).