Gábor Nittray

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Nittray [nitrai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nittray Gábor estis hungara juristo, profesoro [1].

Pri naskiĝo de Gábor Nittray mankas informoj. Li mortis la 4-an de septembro 1797 en Nagymagyar (nuntempa Zlaté Klasy en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Nittray doktorigixis el filozofio (komprenu sciencoj) kaj juro. Li instruis hungaran privatan juron en Reĝa Universitato de Nagyszombat ekde 1759. Li sekvis la translokigitan universitaton al Buda en 1777, al Pest (urbo) en 1784. En 1778 li estis nomumita rektoro. Li instruis ĝis 1792, en la sekva jaro li pensiuliĝis, samtempe li ricevis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Positiones ex jure Hungarica Tyrnaviae (1774)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.