Gábor Szász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Szász [sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász Gábor estis hungara matematikisto, profesoro.

Gábor Szász [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1926 en Szeged. Li mortis la 26-an de februaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Szász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1948. Post siaj studoj li laboris en la universitata fizika instituto. En 1955 li kandidatiĝis, post 6 jaroj li atingis la titolon docento. Inter 1962 kaj 1968 li estis katedrestro de Pedagogia Altlernejo de Nyíregyháza. En 1967 li doktoriĝis. Inter 1968-1994 li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie ĝis 1991 li estis katedrestro. Li estis vicdekano en du periodoj. En 1994 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn inter 1966-1991.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hálóelmélet - premiita studo

Fontoj[redakti | redakti fonton]