Gábor Szinte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri hungara etnografo. Por informoj pri hungara pentristo naskiĝinta en 1928, vidu la artikolon Gábor Szinte (pentristo).

SZINTE Gábor (sinte) estis hungara etnografo, arthistoriisto naskiĝinta en Sepsikőröspatak en 1855 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de marto 1914.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum siaj universitataj studoj Gábor Szinte akiris en 1878 ankaŭ diplomon de desegninstruisto en Budapeŝto. Li instruis en Vác, Déva kaj Budapeŝto. Liaj studoj pri la lignopreĝejoj de Transilvanujo kaj pri sikula popolkonstruado aperis en fakrevuoj. Li redaktis la publikaĵon Értesítő (Informilo) de Magyar Rajztanárok Országos Egyesülete (Ligo de Hungaraj Desegninstruistoj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.