Géza Austerweil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Austerweil [aŭstervejl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Austerweil Géza estis hungara-franca kemiisto. Depost la 2-a mondmilito li uzis la duoblan personan nomon Geza-Victor.

Géza Austerweil [1] naskiĝis la 12-an de junio 1882 en Hungara reĝlando en Arad (urbo) (nuntempe en Rumanio). Li mortis la 29-an de februaro 1964 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Austerweil frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en teknika altlernejo en Zuriko. Li akiris kemian diplomon en Zuriko en 1904, li doktoriĝis post 2 jaroj, fine li plulernis en Sorbono kaj Londono. Inter 1908-1914 li laboris en Parizo, kie li okupiĝis pri plastoj. Dum la 1-a mondmilito li vundiĝis, poste li denove okupiĝis pri plastoj. Post la mondomilito li denove vivis en Francio.

Li kreis patentojn, en la 1910-aj jaroj li partoprenis en kreado de la unua "nevidebla" flugmaŝino en Aŭstrio-Hungario. En 1954 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Scheele-féle nátronlúg készítési eljárásról (1908)
  • Etud sur les tissus écrus et enduits en usage pour la construction de appareils d 'aviation (1912)
  • Gewinnung und Verarbeitung van Harz und Harzprodukten (1917)
  • L 'Échanse d'ions et les échangeurs principe et applications (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.