Géza Boncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Géza Boncz
Persona informo
Naskonomo Boncz Géza
Naskiĝo la 20-an de oktobro 1944(nun 1944-10-20)
en Hungario Nagybánya (Hungara reĝlando)
Morto la 21-an de oktobro 2000
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio komikistoverkisto
Information icon.svg
vdr

Géza Boncz [bonc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Boncz Géza estis hungara humuristo.

Géza Boncz [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1944 en Nagybánya (nuntempa Baia Mare en Rumanio), li mortis la 21-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Boncz estis translokigita al Szeged en 1945. La juna Géza post lernado iĝis komercisto en 1961. Libertempe li aliĝis al orkestro, ili atingis la unuan lokon en ŝlagrofestivalo en 1967. Boncz okupiĝis pri la kantotekstoj. En 1970 li akiris abiturienton, poste li gvidis universitatan klubon. Post 4 jaroj li atingis la trian lokon en humora konkurso de la Hungara Radio, poste liaj humuraĵoj estis konstante aŭdeblaj en la Radio. En 1975 li translokiĝis al Budapeŝto, post 5 jaroj li edziĝis, en la sekvaj jaroj li jam havis 2 filojn. Ekde 1983 li ankaŭ estis membro de orkestro, kiu prezentis muzikajn parodiojn. En la sekvaj jaroj li havis sukcesojn kaj en la Radio, kaj en pluraj orkestroj. Li ricevis memorringon en 1994, poste kelkajn aliajn premietojn.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az őrület határa (1999) - kolektitaj humuraĵoj
  • Fogjuk a hasunkat. Jókedvű szakácskönyv (2000) - gaja kuirlibro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szeged (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]