Géza Bornemisza (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Bornemisza [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemisza Géza estis hungara pentristo.

Géza Bornemisza [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1884 en Nábrád. Li mortis la 3-an de junio 1966 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Bornemisza lernis pentroarton en Budapeŝto, krome li vizitis Artkolonion de Nagybánya inter 1902-1909, kie li lernis de János Thorma kaj Károly Ferenczy. Unuafoje en 1903 li frekventis akademion en Parizo, ekde 1908 li lernis en privata akademio de Henri Matisse. Hejmenveninta li ne konsentis kun Artistkolonio en Nagybánya, tial li fondis novan artiskolonion en Kecskemét kun Béla Iványi-Grünwald.

Li apartenis al la hungaraj faŭvistoj. Li ekspoziciis en 1922 en Budapeŝto, post jardeko jam en Venezio. En 2006 liaj pentraĵoj estis videblaj en memorekspozicio en Budapeŝto.

Liaj pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fák a vizes fűben (1908)
  • Falusi tájkép (1911-12)
  • Csendélet fehér abrosszal (1919)
  • Tavasz a Gellért hegyen (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]