Géza Ghyczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Géza Ghyczy [gici], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ghyczy Géza estis hungara inĝeniero, profesoro, ekonomikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghiczi, assa- kaj ablanczkürthi.

Géza Ghyczy [1] naskiĝis la 2-an de majo 1837 en Tata (Hungario). Li mortis la 15-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Ghyczy frekventis mezlernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Pest (urbo). Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1855, poste inĝenieran diplomon en Vieno. Inter 1860 kaj 1876 li havis signifan postenon en bieno de Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno, poste li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. En 1885 li estis nomumita direktoro de komerca akademio, samtempe reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Táblázatok a kamatos kamat- és járadék számításához (1888) - lerneja helpilo
  • A kamatláb meghatározása a járadékszámításban (1890)

Fontoj[redakti | redakti fonton]