Géza Hargitai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Hargitai
Géza Hargitai en 2009
Géza Hargitai en 2009
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1958 (1958-06-05)
en Budapeŝto
Morto 30-an de septembro 2023 (2023-09-30) (65-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Géza HARGITAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hargitai Géza estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto, membro de Arĉa Kvaropo Bartók.

Géza Hargitai [1] naskiĝis la 5-an de junio 1958 en Budapeŝto kaj mortis la 30-an de septembro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Hargitai frue komencis lerni violonadon. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1980. Liaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Kovács (violonisto) kaj András Kiss (violonisto). Post la diplomo li estis koncertmajstro 2 jarojn en prestiĝa simfonia orkestro de poŝtistoj, poste en Budapeŝta Ŝtata Operejo ĝis 1992. Intertempe en 1995 li aliĝis al Arĉa Kvaropo Bartók, en 2011 al orkestro nomata pri Ferenc Liszt.

Krom la muzikado li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo en 1992. Li estis gastoinstruisto en eksterlandaj universitatoj aŭ li gvidis majstrokursojn. Li ricevis premion Kossuth grupe kiel membro de Arĉa Kvaropo Bartók en 1997.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]