Gŭaĥiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gŭaĥiro, hispane guajira[1] (termino kiu signifas „kampara“), estas kampara muzika ĝenro devenante de la okcidenta regiono de Kubo. Kvankam ĝia origino radikas en la Kanarioj, la tradicio atribuas la patrecon de ĉi tiu ĝenro al Jorge Ankerman (Havano, 1877 - 1941) pro lia komponaĵo El arroyo que murmura [La rojo, kiu murmuras].

En Hispanujo[redakti | redakti fonton]

En Hispanujo la gŭaĥiro komencis populariĝi je la fino de la 18-a jarcento. Aparte la muzika kulturo de la Kanarioj, antaŭ ĉio la uzo de la gitaro kaj de la timple (kvazaŭ kvinkorda kavakinjo) grave influis la muzikon de gŭaĥiro.

En Flamenko[redakti | redakti fonton]

La flamenka gŭaĥiro estas unu el la stilo, kiujn oni flamenkiĝis deire de ĝenro de hispanamerika deveno, kaj en tiu ĉi aparta kazo ekde la kampara danco punto, ĉar ĝia ritma, melodia kaj harmonia strukturoj, kvankam kun notindaj adaptaĵo al la flamenka estetiko, troviĝas en liga rilato kun tiu ĉi kampara ĝenro. La flamenkigo de melodioj kaj kantoj devenaj de Kubo kristaliĝis fine de la 19-a jarcento en tipo de melodio kiun oni nomis gŭaĥiro, kiu akiris la rangon de flamenka kantaĵo. La genia kantanto Pepe Marchena evoluis en la 1930-aj jaroj en siaj gŭaĥiroj, ĝis kiam li atingis tipon ne danceblan kaj tre melisman kun aro da melodioj, kiuj kaŭzis prosperajn derivaĵojn, kiuj supervivas ĝis nun. Siaflanke El Piyayo de Málaga rekreis deire de gŭaĥiro siajn tangojn gŭaĥirigitajn nomatajn tangos del Piyayo, pli parencajn kun ĝenro nomata guajira-son ol kun la kampara punto propradire; kaj en Cádiz, Chano Lobato interpretas ilin por bulerías.

En Kubo[redakti | redakti fonton]

En Kubo la kamparanoj nomiĝas guajiros, pro tio la muzikon ekestintan kaj interpretatan en la kamparaj zonoj de la kuba insulo oni principe nomas “música guajira” aŭ “música de los guajiros”.

Tiel, kiel muzika ĝenro, la gŭaĥiro estas parto de la kampara muziko kaj tenas similecon kun la criolla kaj kun la punto cubano, sed ekzistas kelkaj diferencoj.

Karakterizaĵoj de la kuba gŭaĥiro[redakti | redakti fonton]

La versigata kantoteksto estas preskaŭ ĉiam en la formo de decimo.

La punto baziĝas pli sur la teksto ol sur la melodio. Estas unu el la ritmoj plej belsonaj kaj harmoniaj; pro tio ĝi estas stilo infektema, kiu instigas al dancado. La tekstoj estas varieblaj, kaj per ili oni povas esprimi ĉian animstaton. Estas akcentenda la sento, per kiu oni interpretas la gŭaĥiron. Kiam ĝi rilatas kun kamparaj temoj, ĝi faras ĝin laŭ idealiga kaj idilia maniero, oni memorigas ĝenerale pri kampara vivo kaj amhistorioj.

En la gŭaĥiro alternas la ritmoj de tri per kvar kaj ses per ok. La unuan parton oni skribas en minora kaj la la duan en maĵora modaloj. Ĝi finiĝas ĉiam sur la dominanto de la tonalo, en kiu ĝi estas komponita.

Ekzistas variaĵo, kiu konsistas el miksaĵo inter la gŭaĥiro kaj la sono: la guajira-son.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la difinon de guajira en en unulingva hispana vortaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]