Kuba muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kuba muziko estas la esprimo de ritmoj kaj melodioj ligitaj kun la insulo Kubo, ĉu estas indiĝenaj aŭ enkondukitoj sur la insulon, aparte per la hispanaj koloniantoj kaj per la afrikaj sklavoj.

Oni povus ankaŭ – kvankam malpligranda-kvante – konstati certan azian influon. La ĉeesto de ĉi tiu lasta elemento estas ekkonebla je la uzo de la corneta china dum la kongaoj de la karnavaloj, fakto, kiu komenciĝis per la alveno de la unuaj enmigrintoj el Ĉinujo al la insulo. Ekde 1848 alvenis multaj ĉinaj kulioj al Kubo kaj en 1874, la jaro en kiu oni malpermesis la kontraktadon de kamparaj salajrosklavoj de Ĉinujo, en Kubo jam vivis 132 435 de ili.[1]

Laŭ la origino de ĝiaj influoj ni povus fari fundamentan dividon inter la muzikoj eŭropokubaj kaj afrikokubaj kaj de grandampleksa derivo de ambaŭ kun iliaj variaj aperaĵoj popularaj tra la jaroj, pro kio la muziko de Kubo ĉiam estis rekonata tra la mondo kaj por multaj generacioj.

Ĉiu ajn klasifiko, kiun oni celas fari pri la kuba muziko, dependos pli ĝuste de la grado de intermikso de la influoj eŭropaj kaj afrikaj, kiujn oni malkovras en ĝi. Nu bone, redukti ĝin al ĉi tiu klasifiko estus tro simple, ĉar fakte la kuba muziko estas la riĉa kaj komplika rezulto de la kreopova kunfando de tiuj ĉi du fontoj, al kiu aldoniĝis historie la influo de la plej diversaj muzikaj kulturoj kaj tendencoj.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Kubo disvolvis ampleksan gamon de kreoligitaj muzikstiloj baziĝantaj en siaj kulturaj originoj eŭropaj kaj afrikaj. Ekde la 19-a jarcento la kuba muziko estis ege populara kaj influhava, kiu fariĝis unu el la plej popularaj muzikoj en la mondo, antaŭ ĉio post la enkonduko de la sonregistro-teĥniko.

Malnova gravuraĵo pri kolonia Havano. Amsterdamo, 17-a jarcento

La muziko de Kubo, inkluzive la instrumentojn kaj dancojn, estas en sia plej granda parto de hispana (eŭropa) kaj afrika originoj. La plimulto de la aktualaj formoj estas kunfandoj kaj miksaĵoj de tiuj ĉi du fontoj. Preskaŭ nenio postrestas de la originaj indiĝenaj tradicioj. La indiĝenoj de Kubo estis la Tainoj, la Aravakoj kaj la Sibonejoj, kies muzikstilo nomiĝas areito (nun la nomo de kuba sondisko-eldonejo). La hispanaj konkerintoj ekstermis la indianan praloĝantaron de Kubo ene de malmultaj jardekoj preskaŭ senescepte.

Multaj sklavoj, deportitaj al Kubo kiel laborfortoj anstataŭantaj la murditajn indianojn, kunportis sian muzikon sur la insulon. Ankaŭ la eŭropaj enmigrintoj kunportis siajn muzikon kaj dancojn el siaj hejmlandoj: la zapateon, la fandangon, la zampadon, la retambikon kaj la pasodoblon. Pli malfrue alvenis en Kubo la nordeŭropa valso, la menueto, la gavoto, la kontraŭdanco kaj la mazurko, kiuj disvastiĝis precipe inter la urba blankula loĝantaro. Fernando Ortiz Fernández, kuba antropologo kaj muziketnologo, priskribis la nove ekestintan kuban muzikon kiel kreaĵo de sklavoj el la grandaj sukerkanoplantejoj kaj de la hispanoj aŭ kanarianoj kun siaj malgrandaj tabakoplantejoj. La sklavoj kopikonstruis perkutinstrumentojn de siaj afrikaj hejmregionoj kaj produktis tiel la apartenajn ritmojn. Al la plej gravaj tiuspecaj instrumentoj apartenas la klaveo, la kongao kaj la tamburo bataa. Ĉinaj kontraktolaboristoj de la 19-a jarcento aldonis la ĉinan korneton, ĉinan blovinstrumenton, kiun ankaŭ nuntempe uzas la Comparsas, la aktivaj partoprenantoj kaj dancistoj de la karnavalo-grupoj, en Santjago de Kubo.

La granda kontribuo instrumenta de la hispanoj estis la gitaro, sed eĉ pli grava estis la transdono de eŭropa notacio muzika kaj la kompoziciaj teĥnikoj. La Arĥivoj de Hernando de la Parra havigas kelkan el la unua disponebla informo pri la kuba muziko. Li informis pri instrumentoj kiel klarneto, violono kaj vihuelo. Tiam ekzistis malmultaj profesiaj muzikistoj, kaj malmultegaj el iliaj kantoj supervivas. Unu el la unuaj melodioj estas la Son de la Ma Teodora, kiun dokumentis muzikisto kaj verkisto Laureano Fuentes Matons en sia libro Las artes en Santiago de Cuba publikigita en 1893, kaj kiun supozeble komponis proksimume 1562 Teodora Ginés, liberigita sklavino el Santjago de Kubo, kiu laŭŝajne akiris famon pro siaj komponaĵoj. Oni diras, ke tiu ĉi peco estas simila al la hispanaj kantoj de la 16-a jarcento.[2]

La kuba muziko havas siajn ĉefajn radikojn en Eŭropo kaj okcidenta Afriko, sed kun la paso de la tempo ĝin influis diversaj ĝenroj de malsamaj landoj. Inter ili elstaras Francujo kaj ĝiaj kolonioj en Latinameriko kaj Usono.

La kuba muziko ankaŭ influis konsiderinde aliajn landojn. Ĝi ne nur kontribuis al la evoluo de la ĵazo kaj de la salso, sed ankaŭ al tiu de argentina tango, de ganaa hajlajfo, de afrobito okcident-afrika, de la domingaj ĝenroj de baĉato kaj de merengo, de kolombia kumbjo kaj de hispana flamenko.

La afrikaj kredoj kaj siaj praktikoj potence influis la muzikon de Kubo. La plurritma perkutado estas elemento enloĝanta en afrika muziko, same kiel la stilo de la melodio estas parte de la muzika tradicio hispana. Ankaŭ en la afrika tradicio la perkuto ĉiam statas en ligo kun kantado kaj dancado, same kiel al aparta socia medio.[3] Pro la kuneco de eŭropa kaj afrika kulturoj la plej granda parto de la popolmuziko kuba estis rezulto de ĉi tiu kunfando. Tiu ĉi transkulturigo de la kuba vivo progresis dum longa tempospaco, ekde multa antaŭ la 20-a jarcento, kaj la elementoj de la afrikaj kredoj, la muziko kaj la danco troviĝas plenfirme enigita en la popularajn formojn.

Influoj sur la kuba muziko[redakti | redakti fonton]

Altkultura muziko[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento en Kubo estis kelkaj gravaj komponistoj de altkultura muziko, inter aliaj Laureano Fuentes, kiu komponis la ankoraŭ konatan operon Celia. Ignacio Cervantes estis unu el la kreintoj de memstara kuba nacia muziko, kiu enplektis en siajn komponaĵojn ankaŭ afrikokubajn elementojn. Post la kuba revolucio de 1959 ekestis nova generacio de klasikaj muzikistoj, ekzemple Leo Brouwer, kiu revoluciigis la gitarludon kaj kiel direktoro de la muziksekcio de la filminstituto ICAIC kontribuis al la florado de la movado Nueva Trova.

18-a kaj 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Manuel Saumell

Inter la klasikmuzikaj komponistoj famaj ankaŭ ekster Kubo apartenas la baroka komponisto Esteban Salas y Castro (1725-1803), kiu pasigis grandan parton de sia vivo instruante kaj komponante por la eklezio.[4] Lin anstataŭis en la katedralo de Santjago de Kubo pastro Juan París (1759-1845). París estis homo eksterordinare laborema kaj grava komponisto. Li instigis la realigon de diversaj regulaj muzikaj eventoj.[5]p. 181.

Krom la kampara kaj popola muziko de afrikoeŭropa deveno la ĝenro plej populara de la kreola urba dancmuziko de la 19-a jarcento estis la kontraŭdanco, kiu havas anglajn, francajn kaj hispanajn originojn. Dum kiam multaj kontraŭdancoj estis komponataj por dancado, ekde la mezo de la jarcento variaj ekestis kiel facilanimaj salonpecoj por piano. La unua komponisto de tiu ĉi stilo estis Manuel Saumell (1818-1870), kiun oni foje nomas disvolvinto de la kreolkuba muziko. En la manoj de lia posteulo Ignacio Cervantes (1847-1905) la danco ricevis eĉ pli rafinecon en sia pianisma lingvaĵo.

Ignacio Cervantes

«Post la vojmontra laboro de Saumell ĉio, kio restis por fari, estis disvolvi liajn novigojn, kiuj profunde influis la historion de la nacimuzikaj movadoj kubaj».[6] Cervantes estis nomata de Aaron Copland kuba Ŝopeno pro liaj pianokomponaĵoj laŭ ŝopena stilo. La renomo de Cervantes baziĝas nun preskaŭ nure en liaj famaj kvardek unu Danzas cubanas, de kiuj Carpentier diris, ke ili « okupas la lokon, kiun la Danzas noruegas de [Edvard] Grieg aŭ la Slavaj dancoj de Dvórak okupas en la muziktradicioj de siaj respektivaj landoj. La nefinita opero de Cervantes, Maledetto, eniris en vastan forgeson.[5]

En la jardeko de 1840 aperis la habanero kiel deprimita kanto kun kontraŭdanca ritmo. (Ne-kubanoj foje nomas „habaneroj“ la kuban kontraŭdancojn). La habanero fariĝis tre populara en Hispanujo kaj aliaj landoj. La kontraŭdanco/kuba danco ankaŭ grave influis la portorikan dancon, kiu ĝuis sian dinamikan kaj distingan karieron tra la 1930-aj jaroj. En Kubo dum la jardeko de 1880 la kontraŭdanco/kuba danco akuŝis la danzonon, kiu fakte sukcesis superi ĝin laŭ populareco.[7]

Laureano Fuentes (1825-1898) devenis de muzikisto-familio kaj verkis la unuan operojn komponitan sur la insulo, La hija de Jefté. Tiu ĉi pli malfrue estis plilongigata kaj organizata sub la titolo Seila. Liaj multnombrajn verkoj enprenas ĉiujn ĝenrojn. Gaspar Villate (1851-1891) produktis abundan kaj ampleksan verkaron, kiu plene koncentriĝis pri la opero.[5]pág. 239 José White (1836-1918), mulato de hispana patro kaj afrikokuba patrino, estis komponisto kaj violonisto de internacia merito. Li lernis ludi dek ses instrumentojn ka loĝis alterne en Kubo, en Latinameriko ekster Kubo kaj en Parizo. Lia verko plej fama estas La bella cubana, habanero.

L. M. Gottschalk

Meze de la 19-a jarcento juna usona muzikisto alvenis en Havano: Louis Moreau Gottschalk (1829-1869). Lia patro estis juda entreprenisto el Londono kaj lia patrina kreola blankulino de katolikfranca origino.[8] Gottschalk estis edukata de sia nigrula avino criado kaj sia nutristino Sally, ambaŭ el Dominiko. Li estis mirinfano je la piano, kiu estis aŭskultinta kaj travivinta la muzikon kaj dancandon sur Placo Kongo en Nov-Orleano ekde sia infanaĝo. Lia restado en Kubo daŭris de 1853 ĝis 1862, inkluzive kelkajn mallongajn vizitojn al Porto-Riko kaj Martiniko. Gottschalk komponis multajn pecojn laŭ kreola stilo, ekzemple la habaneron Bamboula, Op. 2 Danse de negres) (1845), kies titolo rilatas kun tamburo afrikokariba; El cocoye (1853), baziĝantan sur populara temo kuba; la kontraŭdancon Ojos criollos (Danse cubaine, 1859) kaj version de María la O, kiu rilatas kun kuba mulatokantisto. En tiuj ĉi multnombraj numeroj li ofte uzis la ritmajn modelojn kubajn. En unu el siaj adiaŭaj koncertoj li interpretis sian Adiós a Cuba, kaŭzante grandan aplaŭdon kaj kriojn „brave!“ Bedaŭrinde la partituro de ĉi tiu verko ne supervivis.[9]

En februaro de 1860 Gottschalk produktis grandan verkon en Havano, nomata La nuit des tropiques. Je la realigo de tiu peco li uzis proksimume 250 muzikistojn kaj ĥoron de 200 kantantoj, krom grupo de nigrula konsilantaro de Santjago de Kubo, kiu portis siajn tamburojn por la prezentado. Li presentis alian grandan koncerton je la sekva jaroj kun nova materialo. Tiuj ĉi spektakloj plimalgrandigis ĉion antaŭe vidita sur la insulo kaj estis sendube neforgeseblaj por la ĉeestantoj.[10]

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

«Amadeo Roldán (1900-1939) kaj Alejandro García Caturla (1906-1940) revoluciigis la simfonian muzikon de Kubo, sed aktuale ilia muziko estas malofte ludata en koncertoj».[10]p. 354 Ili ludis gravan rolon en la Afrocubanismo, movado de la kuba kulturo koncentriĝa sur afrikokubaj temoj, kiu ekestis en la 1920-aj jaroj kaj kiun vaste analizis Fernando Ortiz Fernández. Roldán, naskiĝinta en Parizo de mulata kubanino kaj de hispana patro, reiris al Kubo en 1919 kaj se fariĝis la unua violonisto de la ĵus fondita Orquesta Sinfónica de La Habana en 1922. Tie li konatiĝis kun Caturla, kiu estis dua violonisto de la orkestro en la aĝo de dek ses jaroj. La verkaro de Roldán entenas la Obertura sobre temas cubanos [Uverturon pri kubaj temoj] (1925) kaj du baletojn: La Rebambaramba (1928) kaj El milagro de Anaquillé (1929). Al tiuj ĉi sekvis serio da Rítmicas, Poema negro (1930) kaj Tres toques (marŝo, ritoj, danco) (1931). En Motivos de son (1934) li verkis ok pecojn por kantvoĉo kaj instrumentoj baziĝantaj sur poemoj samtitolaj de Nicolás Guillén. Liaj lastaj komponaĵoj estis Dos Piezas infantiles por piano (1937). Roldán mortis junaĝe je la 31 jaroj pro vizaĝa kancero misfiguriga (li estis estinta ĝisosta fumanto).

Alejandro García Caturla.

Post liaj studentaj tagoj Caturla vivis la tutan vivon en la malgranda urbo Remedios en centra Kubo, kie li fariĝis advokato por vivteni sian kreskan familion. Li havis amrilatojn kun variaj nigrulinoj, kun kiuj li havis dek unu gefilojn, kiujn li rekonis kaj subtenis. Lia verko Tres danzas cubanas por simfoniorkestro estis unuafoje prezentata je Hispanujo en 1929. Bembe estis unuafoje prezentata samjare en Havano. Lia Obertura cubana gajnis la unuan premion de nacia konkurso en 1938. Caturla estis homo de granda nobeleco kaj ekzemplo de universala muzikisto, kiu kombinis temojn de klasika kaj popola muzikoj kun modernaj muzikaj ideoj. Lin murdis en 1940 juna hazardludisto, kiun li devis juĝi nur horojn pli malfrue.[5]

Gonzalo Roig (1890-1970) fariĝis grava forto kreema en la unua duono de la 20-a jarcento. La komponisto kaj orkestrestro ankaŭ estis tre sperta pri ludado de violono kaj piano same kiel pri kompozicio. En 1922 li estis unu el la fondintoj de la Orquesta Sinfónica Nacional, kiun li direktis. En 1927 li estis nomumata direktoro de la Muziklernejo de Havano. Kiel komponisto li specialiĝis pri la zarzuelo, formo de muzikteatro tre populara ĝis la Dua Mondmilito. En 1931 li fondis teatro-entreprenon nome Bufo en la Teatro Martí de Havano. Li estis la komponisto de la kuba zarzuelo plej konata, Cecilia Valdés, baziĝanta sur la fama samnoma romano de la 19-a jarcento pri kuba mulatino, kiu unuafoje estis prezentata en 1932. Li fondis variajn organizaĵojn kaj verkis ofte pri muzikaj temoj.[11]

José Ardévol, Harold Gramatges, Alejo Carpentier.

La Grupo de Muzika Renovigo Musical, kiu fondiĝis en 1942 sub la estrado de José Ardévol, kataluna komponisto loĝanta en Kubo ekde 1930, servis al junaj komponistoj kiel platformo por disvolvi progreseman kun la celo, plibonigi kaj renovigi de mejorar y renovar laŭlitere la kvaliton de la kuba muzika medio. Dum sia ekzisto ekde 1942 ĝis 1948 la grupo organizis multajn koncertojn en la Lyceum de la Habana kun la celo prezenti siajn antaŭgvardiajn komponaĵojn al publiko ĝenerale kaj subteni inter siaj membroj la evoluon de multaj ontaj direktoroj, artrecenzistoj, artistoj kaj profesoroj. Ili ankaŭ komencis proceson de esploro kaj retaksado de la kuba muziko ĝenerale, publikige la brilan laboron de Carlo Borbolla[12] kaj propagandante la komponaĵojn de Saumell, Cervantes, Caturla y Roldán. La Grupo de Muzika Renovigo entenis inter alie jenajn komponistojn incluyó a los siguientes compositores: Hilario González, Harold Gramatges, Julián Orbón, Argeliers León kaj Edgardo Martín.[13] Kelkaj nuntempaj komponistoj kubaj ne membris en la grupo, inter alie Joaquín Nin-Culmell.

Kvankam en Kubo multaj komponistoj kulturis kaj la klasikajn kaj la popularajn muzikstilojn, la diferenco fariĝis pli klara post 1960, kiam (almenaŭ komence) la reĝimo retiris la apogon al la popularmuziko kaj fermis la plimulton de la noktoklubejoj, dum kiam ĝi subvenciis la klasikan muzikon anstataŭ la kreolajn ĝenrojn. Ekde tiam la plimulto de la muzikistoj tenis sian karieron sur la unu aŭ la alia flanko de tiu nevidebla linio. Post la kuba revolucio en 1959 nova rikolto da klasikaj muzikistoj sursecenejiĝis. La plej elstara el tiuj ĉi estas sendube la gitaristo Leo Brouwer, kiu realigis gravajn novigojn en la klasika gitaro kaj aktuale estas direktisto de la Orquesta Sinfónica de la Habana. Kiel direktoro de la Instituto Cubano de Arto kaj Kinoindustrio (ICAIC) en la jardeko de 1970 li estis grava elemento en la formado kaj solidigo de la movado Nueva Trova. Aliaj gravaj komponistoj de la unuaj jaroj post la revolucio de 1959 estis Carlos Fariñas kaj Juan Blanco, pioniro de la konkreta muziko kaj de la elektroakustika muziko en Kubo.[14]

Proksimume postsekve la unuan postrevolucian generacion grupo de junaj komponistoj komencis altiri la atenton de la publiko, kiu ĉeestis la klasikmuzikajn koncertojn. La plimulto el tiuj estis studinta en renomaj lernejoj eksterlandaj danke al stipendioj de la registaro, ekzemple Sergio Fernández Barroso (ankaŭ konata kiel Sergio Barroso), kiu ricevis recibió un diploma de kompletiga studo en la Supera Muzika Akademio de Prago,[15] kaj Roberto Valera, kiu studis ĉe Witold Rudzinski kaj Andrzej Dobrowolski en Polujo.[16] Al tiu ĉi grupo ankaŭ apartenas Calixto Álvarez,[17] kaj Carlos Malcolm[18].

Tania León

Je la komenco de la sepdekaj jaroj grupo de muzikistoj kaj komponistoj, la plimultaj studintoj de la Nacia Artolernejo kaj de la Urba Konservatorio de Havano kolektiĝis ĉirkaŭ organizaĵo, kiun la registaro estis ĵus kreinta kiel junulara sekcio de UNEAC (Nacia Unuiĝo de Kubaj Verkistoj kaj Artistoj), nome la Brigada Hermanos Saíz.[19] Kelkaj el ĝiaj membroj estis la komponisto Juan Piñera (nevo de la renoma kuba verkisto Virgilio Piñera),[20] Flores Chaviano, Armando Rodríguez Ruidíaz, Danilo Avilés,[21] Magaly Ruiz kaj Efraín Amador Piñero. Aliaj nuntempaj komponistoj kun malpli ligoj kun la menciita organizaĵo estis José María Vitier, Julio Roloff,[22] Jorge López Marín kaj José Loyola.[23]

Post la kuba revolucio (1959), multaj ontaj kubaj komponistoj elmigris je frua aĝo kaj disvolvis la pli grandan paron de sia kariero ekster la lando. Ene de ĉi tiu grupo menciendas jenaj komponistoj: Tania León, Orlando Jacinto García, Armando Tranquilino,[24] Odaline de la Martínez, José Raúl Bernardo,[23] Jorge Martín kaj Raul Murciano [25].

Guajira (gŭaĥiro)[redakti | redakti fonton]

La origina gŭaĥiro-muziko ekestis en la kamparaj regionoj kubaj kiel muziko de kamparanoj kaj tenas eble ligojn kun la muziko jíbaro el Porto-Riko. Ĝi ekestis komence de la 20-a jarcento. Tipa estas la uzo de la 6-korda kuba gitaro tres, kiu havas se kordojn aranĝitajn kiel tri (hispane: tres) kordoĥorojn kun tre speciala agordo.

Música campesina (kamparana muziko)[redakti | redakti fonton]

Música campesina estas kampara formo de improvizataj decimoj (dekversaj strofoj), je kio la versoj mem nomiĝas punto aŭ punto cubano. Tiu ĉi muzikstilo fariĝis konata ankaŭ ekster Kubo per artistoj kiel Celina González kaj influis la modernan kuban sonon (vidu malsupre).

Dum kiam la origina música campesina konservis sian tradician formon kaj per tio perdis la intereson de la kuba junularo, kelkaj muzikistoj provis modernigi ĉi tiun stilon per novaj aranĝoj, tekstoj kaj temoj, je kio ili komence puŝiĝis kontraŭ la kritiko de la puristoj de ĉi tiu stilo.[26]

La kuba televidprogramo Palmas y Cañas sin dediĉas al la flego de la música campesina.

Danzono[redakti | redakti fonton]

La eŭropa influo sur la kuban muzikon en la 19-a kaj 20-a jarcento estas tre klare ekkonebla krom en la altkultura muziko ankaŭ en la danzono, eleganta dancoformo, kiu disvastiĝis deire de Kubo en tuta Latinameriko kaj aparte en Meksiko. Ĝiaj radikoj kuŝas en la eŭropaj balosalonoj, kaj estas rekoneblaj ligoj al anglaj kampardancoj, al franca contredanse kaj al hispana contradanza, la franca kaj hispanaj formoj de la kontraŭdanco.

La danzono evoluis en la 1870-aj jaroj en la regiono de la kuba urbo Matanzas sub la influo de afrikaj muzikaj tradicioj kaj la habanero. Ĝi estas ludata de tipa orkestro, ekzemple de armemuzika bando. Kun la danzono oni ligas nomojn kiel tiuj de Miguel Faílde. Faílde aldonis elementojn de la franca contredanse. Deire de li muzikistoj kiel José Urfé, Enrique Jorrín kaj Antonio María Romeu pludisvolvis la muzikstilon.

Haitianoj en Kubo: Charanga[redakti | redakti fonton]

Alia formo de kuba popolmuziko estas la bolero. Temas je tio pri baladoj el Santjago de Kubo, kiujn ludas ĉarangoj, malgrandaj francekreolaj muzikbandoj. Charangas ekestis inter kubaj haitianoj, do devenantoj el francekreola kulturo. Jam en 1791 haitianoj rifuĝis dum la sklavoribelo el sia lando al Kubo. Ĝis nun ĉiam denove estas grupoj da haitiaj rifuĝintoj, kiuj ekloĝas en Kubo, aparte en la loĝloko Caibarién. Ilia formo de cabildo nomiĝas tumba francesa kaj fariĝis konata per aparta formo de danzono, comparsas, mambo, ĉaĉao kaj aliaj specoj da popolmuziko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksimume 1850 aperis vagantaj muzikistoj, konataj kiel trovadoroj („trovadores“), en la oriento de la insulo, aparte en Santjago de Kubo, kiuj perlaboris sian vivtenon kantantaj kaj gitarludantaj. La unua trobadoraĵo, kiu ekzistis, estis kreata en Kubo kun la temo de protesto, sed dumpase de la jaroj ĝi estis transformata, ĝis kiam ĝi fariĝis la nuntempa trova kaj adoptata de la kantverkistoj ene de la romantika linio, pro kio oni identigas ilin treege kun la kantantoj de la trobadoraĵo kiel Pablo Milanés, Silvio Rodríguez kaj aliaj. La trova estas aparte signifa kiel kultura esprimo, (tiu ĉi arto estas en sia plimulto vira). En la komuna trobadoraĵo oni kantas versojn, akompanatajn de certa senco de spriteco kaj tute konkurajn. Ĝenerale la kantverkistojn de ĉi tiuj ĝenro oni nomas "trovadores". Aktuale la trova estas tre populara.

La Nueva Trova Cubana aŭ mallonge Nueva Trova estas muzika ĝenro, kiu ekestis meze de la 1960-aj jaroj en Kubo, sed nur en 1973 ĝi organiziĝis sub ĉi tiu nomo. La organizaĵo Movimiento de la Nueva Trova [Movado Nueva Trova] sin malfondis en 1986, dum kiam la muzikĝenro pluekzistas laŭ plej diversaj elformaĵoj. La nomo formiĝis el la tradicia arnomo por popolkantistoj trova (deduktita de la trobadoroj de la mezepoko) kun la aldonaĵo „nova“, estas do tradukebla kiel Novaj Kubaj Trobadoroj. Nueva Trova kombinas tradiciajn elementojn de kuba popolmuziko kun aliaj muzikaj ĝenroj kaj estas forte destinita per siajn politikaj kaj poeziaj tekstoj, kio limigas ĝian disvastiĝon precipe en la hispanlingvanaro.

Fernando Ortiz, unua granda popolkanto-sciencisto kuba, priskribas la muzikajn novigojn de Kubo kiel derivaĵoj de la interagadoj (transkulturigo) inter afrikaj sklavoj, kiuj lokis en la grandaj sukerkanaj plantejoj, kaj hispanoj, ekzemple enmigrintoj de la Kanarioj (kaj aliaj regionoj de Hispanujo), kiuj kulturis tabakon sur malgrandaj bienoj. La afrikaj sklavoj kaj iliaj idoj kreis variajn perkutinstrumentojn kaj konservis la ritmojn, kun kiuj ili estis konatiĝintaj en siaj devenregionoj.[27] La instrumentoj plej gravaj estis la tamburoj, de kiuj origine ekzistis proksimume kvindek malsamaj tipoj. Aktuale nur la bongoj, la kongaoj (aŭ tumbadoras) kaj la tamburoj bataaj estas regule videblaj (la timbaleoj kubaj estas idoj de la timbaloj de la armebandoj hispanaj). Ankaŭ gravaj estas la klaveoj, du cilindraj lignopecoj, kaj la frapskatolo, skatolo el ligno de madera, origine farita el tabuloj. La klaveojn ankoraŭ oni ofte uzas, kaj la frapskatolojn oni uzis dum tiuj periodoj, en kiuj la tamburoj estis malpermesitaj. Krom tio ekzistas aliaj perkutinstrumentoj en uzo por afrikdevenaj religiaj ceremonioj. La ĉinaj enmigrintoj kontribuis per la ĉina korneto (aŭ Suona), instrumento ĉina kun anĉo el kano, ankoraŭ uzata en la komparsoj (karnavalgrupoj) de Santjago de Kubo.

Unu el la plej grandaj kubaj pianistoj-komponistoj de la 20-a jarcento estis Ernesto Lecuona (1895-1963). Lecuona komponis pli ol 600 pecojn, ĉefe laŭ kuba stilo, kaj estis pianisto de elstara kvalito. Li estis fruktodona komponisto de kantoj kaj muziko por kino kaj teatro. Lia verkaro konsistis ĉefe el multaj zarzueloj baziĝantaj sur afrikokubaj kaj hispankubaj ritmoj, el variaj suitoj kaj pluropon da kantoj, kiuj fariĝis normkantoj de la latinida muziko. Tiu ĉi entenas Siboney, Malagueña kaj Andalucía. En 1942 lia granda furoraĵo Siempre en mi corazón estis proponata por premio Oskar, perdis tamen la konkurson favore al la kanto White Christmas. La simfoniorkestro de Ernesto Lecuona unuafoje prezentis Rapsodia Negra de Lecuona dum la Koncerto de la Tago de Kuba Liberigo en la koncertejo Carnegie Hall je Novjorko la 10-an de oktobro 1943.[28]

Ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Listo de kubaj muzikistoj kaj kantistoj[redakti | redakti fonton]

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

Muzikfakuloj[redakti | redakti fonton]

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Filmetoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 163 jaroj de la ĉina ĉeesto en Kubo, artikolo en la retejo radioreloj.cu, legita la 7-an de julio 2015.
  2. Komentata pli detale en Carpentier, Alejo 2001 [1945]. Music in Cuba. Minneapolis MN. p84 et seq.
  3. Fernando Ortiz (1950): La africanía de la musica folklórica de Cuba. Havano, reviziita eldono 1965.
  4. Pablo Hernández Balaguer (1987): Los villancicos, cantadas y pastorelas de Esteban Salas. La Habana.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Alejo Carpentier: Music in Cuba. [1945]. Mineapolo (Usono), 2001.
  6. Helio Orovio (2004): Cuban music from A to Z. Reviziita de Sue Steward. ISBN 0-8223-3186-1 A biographical dictionary of Cuban music, artists, composers, groups and terms. Duke University, Durham NC; Tumi, Bath.
  7. Peter Manuel (2009): «Cuba: from contradanza to danzón», en Creolizing contradance in the Caribbean, Peter Manuel (eld.). Filadelfio: Temple University Press, 2009. ISBN 978-1-59213-734-3.
  8. Starr, S. Frederick 1995. Bamboula! The life and times of Louis Moreau Gottschalk. Oksfordo, Novjorkio p. 24
  9. Starr, S. Frederick (1995): Bamboula! The life and times of Louis Moreau Gottschalk. Oksfordo (Novjorkio), p. 180.
  10. 10,0 10,1 Ned Sublette (2004): Cuba and its music: from the first drums to the mambo. Ĉikago, 2004.
  11. Helio Orovio (2004): Cuban music from A to Z. Reviziita de Sue Steward. Duke University, Durham NC; Tumi, Bath. p. 184
  12. Harvard Dictionary of Music, p. 216
  13. EcuRed. Grupo de Renovación Musical
  14. Cubanosfamosos.com. Juan Pedro Blanco Rodríguez.
  15. electrocd.com. Artist//Sergio Barroso
  16. Sonidos de las Américas: Cuba –Artists & Composers
  17. Orovio, Helio. Cuban Music from A to Z. P. 11
  18. EcuRed. Carlos Malcolm
  19. Kapcia, Anthony. Havana: The making of cuban culture
  20. De la Vega, Aurelio. Sonidos de las Américas: Cuba – History of Concert Music
  21. De la Vega, Aurelio. Sonidos de las Américas: Cuba – History of Concert Music
  22. De la Vega, Aurelio. Sonidos de las Américas: Cuba – History of Concert Music
  23. 23,0 23,1 Sonidos de las Américas: Cuba – Artists & Composers
  24. De la Vega, Aurelio. Sonidos de las Américas: Cuba – History of Concert Music
  25. De la Vega, Aurelio. Sonidos de las Américas: Cuba – History of Concert Music
  26. Liuba María Hevia
  27. Fernando Ortiz (1952): Los instrumentos de la música afrocubana (5 volumoj). Havano, 1952.
  28. Orovio, Helio 2004. Cuban music from A to Z. Duke University, Durham NC; Tumi, Bath.