Enrique Jorrín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Jorrín
Persona informo
Naskonomo Enrique Jorrín Oleaga
Naskiĝo 25-an de decembro 1926 (1926-12-25)
Morto 12-an de decembro 1987 (1987-12-12) (60-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo violonistokomponistodirigento
vdr

Enrique Jorrín Oleaga (naskiĝinta la 25-an de decembro 1926 en Candelaria je Kubo; mortinta la 12-an de decembro 1987 en Havano) estis muzikisto, komponisto, violonisto kaj kuba orkestrestro. Li famiĝis kiel kreinto de la popoldanco Ĉaĉaĉao kaj la muzikĝenro Ĉaĉaĉao.

Li membris en la muzikistaroj Orquesta Arcaño kaj Orquesta América. En 1954 li fondis sian unuan propran orkestron, kiun li tenis dum multaj jaroj kaj kun kiu li prezentis en pli ol dudek landoj. Inter la kantistoj, kiuj estis en lia muzikbando, estis interalie Tito Gómez en la 1970-a jardeko.

En 1951 li komponis la unuan ĉaĉaon. Inter liaj muzikaj verkoj plej konataj trovigas La engañadora, El alardoso, El túnel, Nada para ti, Osiris kaj Me muero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]