Gonzalo Roig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonzalo Roig
Persona informo
Naskonomo Julio Gonzalo Elías Roig Lobo
Naskiĝo 20-an de julio 1890 (1890-07-20)
en Havano
Morto 13-an de julio 1970 (1970-07-13) (79-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
Verkoj Cecilia Valdés
vdr

Gonzalo Roig (naskiĝinta la 20-an de julio 1890 en Havano; mortinta la 13-an de julio 1970 samurbe) estis kuba komponisto, muzikisto, orkestrestro kaj fondinto de pluraj orkestroj. Estis pioniro de la simfonia movado en Kubo kaj unu el la ĉefaj komponistoj, kiu novdifinis la kuban zarzuelon.[1][2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1902 li komencis muzikstudon ĉe la Asociación de Dependientes del Comercio de La Habana. Ekde 1909 li estis violonisto en la Teatro Martí. En la jaro 1917 li laboris en la kompanio de Maria Guerrero en Meksiko. Kune kun Ernesto Lecuona kaj aliaj li apartenis en 1922 al la fondantoj de la simfoniorkestro de Havano. Ekde 1927 li estis direktisto de la lernejo kaj de la Banda Municipal de Música [urba muzikbando] de Havano. En 1929 li fondis la Orkestron de Ignacio Cervantes kaj jaron poste li prezentis serion da koncertoj laŭ invito de la Tutamerika Unuiĝo en Usono, kie li direktis interalie tri muzikbandojn de la usona armeo.[3] En 1931 li fondis kune kun Agostín de Rodríguez teatrogrupon en la Teatro Martí kaj en 1938 la nacian operon de Havano, kies muzikestro li fariĝis. En 1931, kiam li partoprenis la kreadon de Nacia Teatro, li komponis kaj unuafoje prezentis sian zarzuelon Cecilia Valdés.

La zarzuelo Cecilia Valdés (1932) laŭ novelo de Cirilo Villaverde validas kiel ŝlosilverko de ĉi tiu ĝenro en Kubo. En 1938 li komponis la muzikon por la filmo Sucedió en La Habana. Aliaj konataj komponaĵoj liaj estas El Clarín (1932), El Cimarrón (1933), La Hija del Sol (1933) kaj La Habana de Noche (1936).

Ankoraŭ nun Roig estas konata precipe per sia furoraĵo Quiéreme Mucho (komponita en 1911, aperintaj kiel notoj en 1931, hispana originala teksto de Agostín Rodríguez), kiu surdiskiĝis interalie en la angla sub la titolo Yours (1941; kantis Jimmy Dorsey) kaj en la germana sub la titolo Du bist mein erster Gedanke (1979; kantis Julio Iglesias).

Zarzueloj[redakti | redakti fonton]

Enlaces externos[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Martínez Fernández: Encyclopedia of Cuba: People, History, Culture, Volume 2, Greenwood Press 2003, 688 paĝojn ISBN 978-157-356-573-8
  2. Susan Thomas: Cuban Zarzuela: Performing Race and Gender on Havana's Lyric Stage, University of Illinois Press 2009, 250 paĝojn, ISBN 978-025-203-331-5
  3. William Luis: Culture and Customs of Cuba. Greenwood Publishing Group 2001, 191 paĝoj ISBN 978-031-330-433-0