Rumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rumbo estas parodanco de kuba deveno, kiu proksimume ekde la lasta triono de la 20-a jarcento en multaj industrilandoj al la sociaj kaj turniraj dancoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al la plej famaj antaŭuloj de rumbo apartenas, kiel ankaŭ je la tango, la habanero. En Argentino ĝi evoluis al milongo (antaŭulo de la argentina tango), dum kiam en Kubo ĝi influis la boleron, kiu kun gvaraĉoj kaj gvaĥiro baziĝantaj sur sono-klaveo konsistigis la repertuaron de la malnova kuba danco trovo. Miguel Matamoros kreis en la 1920-aj jaroj la pli malrapidan bolero-sonon, ankaŭ baziĝanta sur la son-klaveo.

Parenceco kun la afrikkuba rumbo ne estas supozebla. La vorto „rumba“ signifas en la kariba hispana lingvo ankaŭ ĝenerale „nokta festo“ aŭ „komuna muzikado“.

Kiel moda danco rumbo unuafoje aperis en 1914 je Novjorko. Ritme simpligita ĝi atingis komence de la 1930-aj jaroj ankaŭ Eŭropon. La nazioj malpermesis la rumbon kiel „dekadencita arto“, sed ankaŭ en aliaj landoj la intereso malpliiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]