Gŭagŭankoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

El gŭagŭankoo[mankas fonto] (hispane guaguancó) estas ritmo, kiu originas de Havano (Kubo) koincide kun la nuligo de la sklaveco sur la insulo en 1886. La gŭagŭankoo estas unu el la formoj de la rumbo kaj entenas kunfandon de variaj profanaj ritoj afrikokubaj. La aliaj du gravaj variaĵoj de la rumbo estas yambú kaj columbia.[1]

La ritmo kaj la danco[redakti | redakti fonton]

La gŭagŭankoon, ĝenerale kun tekstoj de nekonataj aŭtoroj, akompanas tri kongaoj kaj iaspeca lignokesto perkutata per bastonetoj. Al la perkutinstrumentistoj aldoniĝas ĥoro, kiu respondas al solisto. La plej malnovaj komponaĵoj, nomataj "guaguancó del tiempo de España" [gŭagŭankoo el la hispana tempo], samtempas kun la fino de la kolonia epoko hispana en Kubo.

La dancantoj prezentas ĥoreografion, en kiu la viro persekutas la virinon per movimentoj plejalte erotikaj. Ŝi, kvankam en unua momento lin refuzas, je la fino tamen konsentas. Tiu ĉi ago, kiu prezentas la "konkeron" de virino fare de viro, ricevas la nomon el nombre del vacuna[d]o [vakcino].

Sinkretismo en la gŭagŭankoo[redakti | redakti fonton]

La gŭagŭankoo estas frukto de sinkretismo el influoj afrikaj kaj hispanaj. Ĉi-lastan oni precipe rimarkas en la apliko de tekstoj baziĝantaj sur decimoj. Laŭ diro de Mongo Santamaría, fama "rumbisto", la gŭagŭankoo ekestis, kima la afrikokubanoj provis kanti la flamenkon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo pri gŭagŭankoo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]