Esteban Salas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Esteban Salas y Castro aŭ ankaŭ Esteban Salas Montes de Oca (naskiĝinta la 25-an de decembro 1725 en Havano; mortinta la 14-an de julio 1803 en Santjago de Kubo) estis kuba komponisto de eklezia muziko.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Esteban Salas studis violonon, orgenon, kontrapunkton, kompozicion kaj simplan kanton (li estis soprano en la ĥoro) en la ĉefa paroĥo de Havano. En la aĝo de 15 jaroj (1741) li eniris la Seminarion de Sanktaj Karlo kaj Ambrozio. Li kompletigis sian edukiĝon studante filozofion, teologion kaj kanonikan juron. La 8-an de februaro 1764 li alvenis en Santjago de Kubo, kie episkopo Francisco Agustín Morell nomumis lin intertempa kapelmajstro de la katedralo. Esteban Salas fariĝis pastro en 1790 en la aĝo de 64 jaroj. Li mortis en Santjago de Kubo la 14-an de julio 1803.

Dum siaj 39 jaroj de laboro en la ĉefurbo de la Orienta Departemento li elstaris en la kompozicio precipe de eklezimuzikaj pecoj, kaj por kelkaj el ili li ankaŭ verkis la tekstojn.

Liahonore portas lian nomon la Konservatorio de Santjago de Kubo kaj la Internacia Festivalo de Ĥormuziko, kiu okazas ĉiun duan jaron. En Havano oni celebras ĉiun jaron la Festivalon de Malnova Muziko Esteban Salas.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lian muzikon oni prezentis ĝis la fino de la deknaŭa jarcento. Post mallonga intertempa paŭzo ĝin remalkovris verkisto kaj muziksciencisto Alejo Carpentier. Je la fino de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento lia verkaro fariĝis objekto de muziksciencaj studoj, ekzemple por Miriam Escudero, kaj de surdiskigoj kiel tiuj de la ĥoro Choeur Exaudi el Kubo.

La malfrubaroka majstro validas kiel la unua "klasika" komponisto de Kubo. Li komponis ok mesojn, du motetojn, tri pasionojn, plurajn responsoriojn, psalmojn, propriojn, litaniojn, himnojn kaj sekvencojn samkiel pli ol sesdek villancico-jn kaj aron da religiaj teatraĵoj kaj "tonadillas".

Inter liaj verkoj, kiuj estas laŭstile de la napola Skolo, troviĝas:[2]

  • 7 mesoj
  • 17 muzikigoj de Salve Regina kaj motetoj, psalmoj, himnoj kaj autos sacramentales:
    • Tota Pulcra
    • Christus factus est (antífona).
    • Passio Domine Nostri Jesuchriste
    • Secundum Joannem
    • Venite adoremos
    • Deus in adjutorium
    • Pueri Hebraeorum
    • Gloria, laus et honor
    • Ingrediente Domino
    • Officium Hebdomadae Sanctae (Oficio de Semana Santa, conjunto de 21 piezas), 1765
    • Popule meus (je 3 voĉoj kaj kontinua baso).
    • Parce mihi domine
    • ¡Oh, niño soberano!
    • Misa de réquiem
    • Qué dulce melodía (kantato por 3 voĉoj, violonoj kaj baso).
    • Escuchen el contento (kantato por 4 voĉoj, violonoj, korno kaj baso).
    • Salve Regina en do menor
  • Villancicos:
    • Un musiquito nuevo, je 4 voĉoj, solistoj kaj violonoj
    • Pues logra ya, je 3 voces kaj violonoj
    • Una nave mercantil, je 3 voĉoj kaj violonoj
    • Cándido corderito, je 2 voĉoj kaj violonoj
    • Si al ver en el Oriente, je 4 voĉoj, solisto kaj violonoj
    • Que niño tan bello, je 2 voĉoj kaj violonoj
    • Los bronces se estremezcan
    • Toquen presto a fuego, je 4 voĉoj, solistoj kaj violonoj
    • Claras luces
    • Venga el mundo todo, je 4 voĉoj kaj violonoj (1793).

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Esteban Salas: Les Grandes Heures du Baroque Cubain, 1996
  • Esteban Salas: un barroco cubano del siglo XVIII, 1996
  • Nativité à Santiago de Cuba, 2001
  • Cantus in honore Beatae Mariae Virginis, 2002
  • Esteban Salas: un barroco cubano, 2003
  • Esteban Salas. Passio Domini Nostri Jesu Christi, 2004

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hernández Balaguer, Pablo (1987). Los villacicos, cantadas y pastorelas de Esteban Salas. Havano.
  2. Biografías y vidas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]