Tamburo bataa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamburoj bataaj (de maldekstre): Okónkolo, Iyá, Itótele

Tamburo bataa aŭ mallonge batao, alilingva skribmaniero batá, estas du-fela sablohorloĝo-tamburo en la kulta muziko de la Joruboj en Niĝerio kaj Benino, kiun uzas ankaŭ la afrikamerika religio Santerio en Karibio.

Ili estas ambaŭflanke tegitaj per frapfeloj. Aparte konataj estas la bataoj de la Lukumioj, la idoj de la Joruboj sur Kubo. Ili eksonas prefere je solenaj ceremonioj honore al afrikaj gedioj, estas tamen ludataj ekde la 1950-aj jaroj ankaŭ ekster religiaj okazaĵoj. Gilberto Valdés, Alejandro García Caturla kaj aliaj kubaj komponistoj enigis ilin en la simfoniorkestron.[1] Ankaŭ afrikokubaj ĵazgrupoj kiel ekzemple Irakere kaj Síntesis uzas bataojn.

Je tio en Kubo oni uzas ĉiam tri malsame grandajn kaj ambaŭflanke priludeblaj tamburoj. „Iyá“ (patrino), la plej granda kaj malaltsona tamburo, estas frapata de la plej sperta tamburisto. „Itólele“ estas la meza tamburo, kaj „okonkolo“ la plej malgranda tamburo, kiu produktas la plej altan sonregistron. Ili kuŝas horizontale sur la sino de la ludantoj kaj estas ludataj per la manoj.

La bataoj estas tre malvaste ligitaj kun la santeria kredo kaj la joruba mitaro. Laŭ la Lukumioj ĉi tiuj tamburoj estas vivaj kaj „parolas“ al siaj aŭskultantoj per sonoj. Ili kredas, la tamburoj estas ujoj de la dia sekreto („añá“).

Por "inspiri spiritan spiron" al la instrumentoj destinitaj por religiaj ceremonioj jam dum la produktado kaj prilaborado, oni aplikas apartajn manierojn. Ekzemple nek fajro nek varmo rajtas tuŝi la lignon, por fleksi ĝin. La „konsekro“ de la instrumentoj estas rito direktita al la dio Ŝangoo kun precize antaŭmetitaj reguloj. Nekonsekritoj ne rajtas tuŝi la konsekritajn tamburojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marcos Branda-Lacerda: Kultische Trommelmusik der Yoruba in der Volksrepublik Benin. Bata-Şango und Bata-Egungun in den Städten Pobè und Sakété. (Josef Kuckertz (eldoninto): Beiträge zur Ethnomusikologie, volumo 19) Eldonejo de Musikalienhandlung Karl Dieter Wagner, Hamburgo, 1988

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberto Nodal: The Social Evolution of the Afro-Cuban Drum. En: The Black Perspective in Music, vol. 11, n-ro 2, aŭtuno de 1983, pj. 157–177, jen p. 162

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

drum museum Malnovaj tamburoj bataaj de la Joruboj en Niĝerio (drummuseum.com)[rompita ligilo]