Elena Burke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Elena Burke (naskiĝinta kiel Romana Elena Burguez González la 28-an de februaro 1928 en Havano; mortinta la 9-an de junio de 2002) estis tre populara kuba kantistino kun ampleksa repertuaro de kantoj kaj ĝenroj el boleroj, bitmuziko, popularmuziko, kuba sono, baladoj ktp. Ŝi komencis sian karieron laborante en la radio fine de la 1940-aj jaroj. Ŝi estis la patrino de Malena Burke kaj avino de Lena Burke, ankaŭ bone konataj kubaj kantistinoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Per sia kontralda voĉo de ampleksa registro kaj pura muzikeco, „señora sentimiento“ (kiel oni titolis ŝin dum ŝia vivo) estas la plej bona ekzemplulo de la sentemomovado, kiu evoluis en Kubo ekde la kvindekaj jaroj. Ĝenerale oni nun konsideras ŝin kiel unu el la plej bonaj kantistoj en la historio de la lando. Antaŭ ol ŝi komencis sian solokarieron, Elena Burke estis ano de la ensemblo Las Mulatas de Fuego (1947), de la triopo Las Cancioneras kaj de la kvaropoj de Facundo Rivero, Orlando de La Rosa kaj de pianisto Aida Diestro (1956), kune kun Omara Portuondo, Moraima Secada kaj Haydée Portuondo. Ŝi estis fama pro siaj lerteco kaj tendenco interpreti "a capella" en la noktokluboj plej elegantaj kaj intimaj de Havano, sed ne malofte ŝin akompanis orkestroj kiel Aragón aŭ tiuj direktataj de González Mantici aŭ Ibrahim Urbino. Kun eksterkutima agordo kaj stilo libera de malnecesa dekoracio ŝia vasta repertuaro inkluzivis aŭtorojn latinamerikajn kaj aparte kubajn kiel José Antonio Méndez, César Portillo de la Luz, Ñico Rojas, Frank Domínguez, Piloto y Vera, Marta Valdés, Meme Solís, Adolfo Guzmán, Orlando de la Rosa, Candito Ruiz, Sindo Garay, Vicente Garrido, Arturo Castro kaj aliaj. Intel ŝiaj akompanantoj grave rolis inter alie personoj de la dimensio de Dámaso Pérez Prado, Adolfo Guzmán, Meme Solís kaj gitaristo Froylan Amézaga, kiu laboris kun ŝi dum pli ol dek kvin jaroj.

Inter la multaj sukcesoj de Burke troviĝas "De mis recuerdos", "Y ya lo sé", "Lo material" (Juan Formell), "Duele" (Piloto y Vera), "Amor y solfeo" (Luis Rojas), "Ámame como soy", "Mis 22 años" (Pablo Milanés).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]