César Portillo de la Luz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César Portillo de la Luz
Persona informo
Naskonomo Narciso César Portillo de la Luz
Naskiĝo 31-an de oktobro 1922 (1922-10-31)
en Havano
Morto 4-an de majo 2013 (2013-05-04) (90-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kantisto • pentristo • kantoverkistogitaristo
vdr

César Portillo de la Luz (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1922 en Havano; mortinta la 4-an de majo 2013 samurbe)[1] estis kuba gitaristo kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 19 jaroj li prifundiĝis en la akompanado de kantoj per sia gitaro. Dum la dua duono de la 1940-aj jaroj Portillo de la Luz iniciatis kune kun José Antonio Méndez, Rosendo Ruiz, Ñico Rojas, Ángel Díaz, Frank Domínguez, Aída Diestro, Elena Burke kaj aliaj novan ĝenron kun novaj esprimpovaj elementoj kaj en ligo kun la trobadoreca kanto kuba, nombrante ĝin kubangle „Filin“ (patoso). Fariĝis aparta maniero interpreti boleron per forta harmonia influo de la ĵazo.

Dum tiuj ĉi jaroj inter 1940 kaj 1950 li peraboris kaj akiris renomon en noktokluboj kaj en la kabaredoj de la kuba ĉefurbo kiel Sans-Souci kaj Pico Blanco de la Hotelo St. John, artista perlaboro kiu plutenis sin ĝis en la nuntempo.

Kelkaj el liaj konataj verkoj estas Contigo en la distancia kaj Tú mi delirio, Sabrosón, Noche cubana, Realidad y Fantasía kaj Canción de un festival.

Diversajn el liaj temoj interpretis inter aliaj Nat King Cole, Plácido Domingo, Christina Aguilera, Caetano Veloso kaj Maria Bethânia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nektrologo pri César Portillo de la Luz en Nuevo Herald Arkivigite je 2014-08-13 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 11-an de junio 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]