Konkreta muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Konkreta Muziko (france: Musique concrète) estas muzika ĝenro, kies komponistoj registras sonojn el naturo, teĥniko kaj medio per mikrofono kaj fremdigas ili elektronike per muntado de sonbendaj tranĉaĵoj, ŝanĝadoj de la sonbenda rapideco kaj kreado de sonbendaj bukloj. Influoj devenis el la itala futurismo.

La nomado devenas de artikolo el la jaro 1949 de la franca inĝeniero Pierre Schaeffer, kiu en 1943 fondis ĉe la franca radio RDF por tiuj ĉi club d'essai en Parizo. La termino intencis estis dislimigo de la klasika branĉo de la Abstrakta Muziko (klasika muziko, dekdutonismo, seria muziko). Laŭ opinio de Schaeffer la movo je la klasika muziko deiras de la abstrakta en la konkretan (kompozicio), male estas ĉi tie: de la konkreta (ĉiutagaj bruoj) oni kreas la abstraktan per sonfremdigo.

Ĉar tiutempe oni laboris nur en Germanujo per la sonbendaparato, Schaeffer limiĝis komence sur rektaj surdiskigoj. La programo études de bruits estis dissendata unuafoje en 1948, i.a. kun étude pour chemin de fer, kiu aŭdigas la plej diversajn bruojn de vaporlokomotivoj kaj fervojaj vagonoj. Dum siaj verkadoj Schaeffer evoluis la modelon de objet sonore, de ĝenerala kaj abstrakta skemo por la klasifiko de sonstrukturoj inter unuopa sono kaj muzikpeco kiel tutaĵo.

Tiu ĉi muzika koncepto kaŭzis fanatikan disputon kun la anoj de la Kolonja Skolo (kaj krome Dua Viena Skolo), precipe kun komponisto Pierre Boulez ekestis kvereloj pri samtempa muzika estetiko. Boulez riproĉis al Schaeffer, ke li estas pli metiisto ol muzikisto, kaj ke lia maniero produkti muzikon similas al „bricolage“ (ŝatokupa muntarto), kion Schaeffer ne rifuzis; male „la historio de la muziko per si mem estas […] evoluo per arta muntado“.[1] Jen okazis, ke li ankaŭ uzis por siaj sonmuntaĵoj afrikan muzikon. La usona sonmuntisto Tod Dockstader diris pri tio:

La origina difino de Pierre Schaeffer estis, ke oni laboras per la sono en la orelo, rekte per la sono, kiel kontraŭado al la „abstrakta“ muziko, en kiu estis skribitaj sonoj. Kiel Schaeffer, soninĝeniero ĉe la laboro, mi estis lerta kiel „laboranto per ritmoj, frekvencoj kaj intensecoj“. Kiel nemuzikisto mi ne sciis skribi muzikon, sed tiu ĉi „nova sonarto“ ne bezonis notacion. Je la komenco Konkreta Muziko eĉ ne estis agnoskata kiel muziko. La unua verkprezentado de Schaeffer nomiĝis „Koncerto de la bruoj“[2]

Pro la kontraŭaj opinioj oni eĉ diris pri Dua Fera Kurteno.

Fakte ankaŭ la personaj malsamopinioj estis egaligataj, kiam en Kolonjo Karlheinz Stockhausen, kiu antaŭe estis laborinta ĉe Schaeffer, komponis en 1955-56 Gesang der Jünglinge [Kanto de la junuloj], kiu ne nur egalrajte miksis parolon, kanton kaj elektronikajn sonojn, sed kunfandis ilin. Ekde tiam ĉi tiuj tendencoj pli kaj pli estas distingeblaj; elektronika muziko establiĝis baldaŭ kiel supra nomo , pro tio ekestis la dislimiga termino elektroakustika muziko.

En 1951 Pierre Henry transprenis club d´essai, el kiu nun fariĝis Groupe de Recherches de (la) Musique Concrète. Henry laboris pli malfrue pli pri la envolvado de la rokmuziko per elektronikaj influoj el la Konkreta Muziko kaj estas eĉ konata kiel patrulo de teĥnomuziko ekde la novpublikigo (1997) de sia Messe pour le temps présent el 1967.

La Konkreta Muziko influis la bruomuzikon kaj donis al la evoluo de la radiodramo kaj dokumenta radioelsendo per verkoj de Luc Ferrari (1929–2005).

Elektroakustika muziko estas termino por Nova Muziko, kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la Konkreta Muziko kaj la elektronika muziko de la Kolonja Skolo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Schaeffer: Traité des objets musicaŭ – Essai interdisciplines, Parizo 1966, Éditions du Seuil. Novodeldono en 1977 kun fina ĉapitro. Traktaĵo pri la teoria bazo de la Konkreta Muziko de 700-paĝa amplekso, enjhavas kvar tabelojn kaj skemojn. Kompletige al tio en 1967 aperis Solfège de l´objet sonore, kolekto da sonspecimenoj sur 3 sondiskoj.
  • Pierre Schaeffer: Musique concrète, aperis en la serio Que sais-je? n-ro1287, Parizo 1967, priverkita en 1973.
  • Marc Pierret. Entretiens avec Pierre Schaeffer, Parizo 1969, Editions Pierre Belfond. 193-paĝa intervjuo franclingva.
  • Michael Beiche: Musique concrète, en: Handwörterbuch der musikalischen Terminologie, 23-a disportaĵo, Stutgarto 1995.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Timothy D. Taylor Strange sounds : music, technology & culture
  2. Neoficiala retpaĝo de Tod Dockstader

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]