Rolando Pérez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rolando Pérez, plena nomo Rolando Antonio Pérez Fernández (naskiĝinta en 1947 je Santjago de Kubo en Kubo) estas kuba muziksciencisto, violonĉelisto kaj profesoro.

Akademia edukado[redakti | redakti fonton]

Rolando Pérez komencis siajn muzikstudojn en Santjago de Kubo, kie li ankaŭ komencis sian karieron kiel violonĉelisto sub observo de Majstro Ernesto Xancó. En 1976 sukcese finis sian studon en la fako de violonĉelo je la Konservatorio Amadeo Roldán de Havano. Saman jaron, post kreado de la Instituto Supera de Arto (ISA) same kiel ankaŭ de la profesora posteno pri muzikscienco en menciita institucio, Rolando Pérez komencis siajn studojn sur ĉi tiu kampo, kiun estis fondinto kaj direktanta muziksciencisto Argeliers León[1] En 1981 Rolando Pérez finstudis kiel diplomita muziksciencisto. En 1999 li ankaŭ doktoriĝis pri artosciencoj ĉe la sama instituto.[2]

La violonĉelisto[redakti | redakti fonton]

Rolando Pérez laboris kiel violonĉelisto en la Nacia Simfoniorkestro de Kubo inter 1969 kaj 1981 same kiel inter 1987 kaj 1992.[2] Krom tio li kunmuzikis en ensembloj kaj partoprenis surdiskigojn de koncerta kaj populara muzikoj, ekzemple la arĉkvarteto de Carlos Malcolm,[3] kaj “El ropavejero” de Francisco Barrios “El Mastuerzo”, kune kun la meksika rokenrolo-grupo “Botellita de Jerez”.[4]

La muziksciencisto[redakti | redakti fonton]

Kiel esploristo sur la muzikscienca kampo Rolando Pérez laboris en la Centro de Esploro kaj Disvolvo de la Kuba Muziko inter 1981 kaj1987. Li ankaŭ partoprenis kiel raportanto en multaj kongresoj kaj konferencoj, inter ili la Interfaka Kunveno pri Ritmo ĉe la Universitato de Salamanko (1993), La Encuentro Latinamerika Renkontiĝo pri Religio kaj Etneco ĉe la Universidato Ksaverana je Bogoto (1996), la Internacia Konferenco “Muzikaj Kulturoj de Latinameriko: Tutmondaj Efikoj Pasintecaj kaj Nuntempaj”, Universitato de Kalifornio en Losanĝeleso (1999), la Internacian Kongreson de la Latinamerika Asocio por Afrikaziaj Studoj, UNAM/Colegio de México, Meksikurbo (2003), la Kongreso de la IASPM Branĉo Latinoamericana, Havano 2006, kaj la 2-a Venezuela Kongreso de Populara Muziko en Karako (2006).

Ekde 1993 ĝis la nuntempo Rolando Pérez profesore instruas sur la kampo de popolmuzikoscienco de la Nacia Muzikernejo de la Nacia Universitato Aŭtonoma de Meksiko, kie li aktuale estas plentempe laboranta profesoro.[2]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia kariero kiel muziksciencisto kaj esploristo Rolando Pérez publikigis la librojn La binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina (La duumigo de la triumaj afrikaj ritmoj en Latinameriko, Casa de las Américas, La Habana, 1987) kaj La música afromestiza mexicana (La afrikomestiza muziko, Universidad Veracruzana, Xalapa (Veracruz), 1990). La unua el la du libroj (gajninto de la muzikscienca premio “Casa de las Américas” en 1982)[5] proponas teorion radikantan en la muzikscienca problemaro de Latinameriko kaj metodaron taŭgan por la disvolvo en komparaj studoj, kiujn oni realigas sur la kontinento. Tiu ĉi teksto ampleksas tri ĉapitrojn, en kiuj la aŭtoro komencas konturigi ĝeneralajn aspektojn de la estado de afrikanoj en Latinameriko, iliaj muzikaj kontribuoj kaj la historiaj-sociaj circonstancoj de tiuj procesoj. En la dua ĉapitro li detalas la studon de la afrika ritmo kaj ĝia sinkretismo kun la ritma sistemo hispana. En la tria ĉapitro li disvolvas siajn kriteriojn pri tio, kion oni nomas proceso de duumigo de triumaj ritmoj afrikaj, iliaj specifaj sintenoj kaj la konsekvencoj de ĉi tiu proceso por la disvolvo de la muzika kulturo en Kubo kaj Latinameriko. Siajn meditojn li ilustris per granda kvanto da muzikaj specimenoj.[5] Per sia dua libro Pérez Fernández intencas montri la gravecon de la afrika kontribuo al la kunkreskado de la tradicia muziko de Meksiko same kiel havigi elementojn, kiuj inklinas fortikigi sur la muzikscienca tereno la vidpunktojn de la meksika antropologo Gonzalo Aguirre Beltrán laŭ la direkto, ke la mestiza aŭ kreola muziko de Meksiko estas fundamente la rezulto de transkulturiĝo inter hispanoj kaj nigruloj.[6] Ĉi tiu aŭtoro ankaŭ verkis proksimume dudekon da artikoloj kaj ĉapitroj de libroj, ne nur fokusiĝantaj la esploron de la muzika importo afrika en Latinamerikon, sed ankaŭ plietendis siajn interesojn sur la lingvosciencon, la sciteorion, la historion kaj la kontribución de la muzika heredaĵo ĉina al la kuba kulturo.[2]

Sur ĉi tiuj studokampoj estas menciendaj verkoj kiel:

  • La corneta china (suona) en Cuba: Una contribución asiática trascendente.[7]
  • De China a Cuba: una mirada a su etnomusicología,[8]
  • El culto a la Guadalupe entre los indios de El Caney,[9]
  • Notas en torno al origen kimbundu de la voz fandango.[10]
  • El verbo chingar: una palabra clave[11]
  • El Chuchumbé y la buena palabra (partes 1 y 2).[12]

La verkaro de Pérez Fernández konsistigas gravan referencindaĵon por la aktualaj kaj estontaj esploroj celantaj la studon de la afrika influo sur la muzikon de Latinameriko. En tiu ĉi senco liajn ideojn, artikolojn kaj librojn komentis, citis kaj recenzis ene kaj ekster Ameriko variaj elstaraj esploristoj kiel ekzemple Steven Loza, James Robbins, José Jorge de Carvalho, Isabel Aretz, Kofi Agawu, Ángel G. Quintero Rivera, Juan Pablo González, Antonio García de León, Helmut Enrique Greiner, Carlos Reynoso kaj Gonzalo Aguirre Beltrán, inter aliaj. [13] [14] [15] [16] [17] [18] [19] [20] [21] [22] [23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pérez Chateloin, Roldán “Argeliers el Maestro”; Imparable. Revista Independiente, (National School of Music/UNAM), México DF, 2001.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 http://www.posgrado.unam.mx/musica/div/docentes/personal_docente/perezFernandez.html
  3. Música de jóvenes compositores. No. 7, LD 3731, EGREM, Havana 1976.
  4. Forjando Patria, CD. 743212257328, BMG-Culebra-La-Solitaria, Mexico City1995.
  5. 5,0 5,1 http://www.ecured.cu/index.php/La_binarizaci%C3%B3n_de_los_ritmos_ternarios_africanos_en_Am%C3%A9rica_Latina
  6. http://www.sic.gob.mx/ficha.php?table=fondo_editorial&table_id=2363
  7. “La corneta china (suona) en Cuba: Una contribución asiática trascendente.” Afro-Hispanic Review (Special Issue: Afro-Asia), volumo 27, printempa numero. 2008.
  8. Archipiélago. Revista Cultural de Nuestra América (Meksikurbo), n-ro 48, aprilo ĝis junio 2005.
  9. Del Caribe (Santjago de Kubo), n-ro 29, 1999.
  10. ”Expresiones musicales del Occidente de México, Morelia: Morevallado Editores, 2011.
  11. El rostro colectivo de la nación mexicana, Morelia: Universidad Michoacana de San Nicolás de Hidalgo 1997.
  12. 21Son del Sur 3 y 4: Jáltipan, Veracruz, 1996- 1997.
  13. Review-essay of La binarización de los ritmos ternarios africanos en América, by Steven Loza, UCLA, Los Angeles, in Latin American Music Review, 11/2, decembron de 1990, pj. 296-310.
  14. Review of La binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina, by James Robbins, Universidato de Jorko, Toronto, en Ethnomusicology, vol. 3, n-ro 1, vintro 1990, pj. 137-139.
  15. Review of La binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina, by José Jorge de Carvalho, Universidad de Brasília, en Yearbook for Traditional Music, XXII, 1990, pj. 148-151.
  16. Comment on La binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina by Kofi Agawu, on p. 38 of “Structural Analysis or Cultural Analysis? Competing Perspectives on the ‘Standard Pattern’ of West African Rhythm,” en Journal of the American Musicological Society.
  17. Assesment of La binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina by Isabel Aretz, on p. 308 of Historia de la Etnomusicología en América Latina, Caracas, FUNDEF/CONAC/OEA, 1994.
  18. Assessment of and quotations from La binarización de los ritmos ternarios africanos en América Latina by Ángel G. Quintero Rivera, on pp. 65, 202, 288, 319 of Salsa, sabor y control. Sociología de la música tropical, Meksikurbo, 21-a jarcento, 1998.
  19. Reference to La música afromestiza mexicana by Antonio García de León on p. 31 of “El Caribe afroandaluz: Permanencias de una civilización popular,” en La Jornada Semanal, Nueva Época, n-ro 132, 12-an de januaro, Meksikurbo, 1992, pj. 27-35.
  20. Assessment of La música afromestiza mexicana by Gonzalo Aguirre Beltrán on p. 15 of El negro esclavo en Nueva España: La formación colonial, la medicina popular y otros ensayos, Meksikurbo, Fondo de Cultura Económica, 1994.
  21. Assessment of and quotations from La música afromestiza mexicana by Helmut Enrique Greiner, on pj. 8, 83-92-131-132 of Unsere dritte Wurzel. Zur schwierigen Darstellung einer “afrikanischen” Geschichte Mexikos, doktortezo, Freie Universität, Berlino, 1995.
  22. Quotation from “De China a Cuba: Una mirada a su etnomusicología” (2005) by Carlos Reynoso, on p 378 of Antropología de la música. De los géneros tribales a la globalización (Vol. II), Teorías de la complejidad, Bonaero, Editorial SB, 2006.
  23. Assesment of “El son jarocho como expresión musical afromestiza” (2003) by Juan Pablo González, on p. 123 of his review of Musical Cultures of Latina America. Global Effects, Past and Present, Los Angeles, University of California Los Angeles, Steven loza, ed., 2003, en Latin American Music Review, vol. 25, n-ro 1, printempo-somero, 2004, pj. 121-6.