Amadeo Roldán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadeo Roldán
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1900 (1900-07-12)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 7-an de marto 1939 (1939-03-07) (38-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco KuboFrancio
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido
Okupo
Okupo komponistodirigentokoncertmajstro
vdr

Amadeo Roldán, plena nomo Amadeo Roldán y Gardes (naskiĝinta la 12-an de julio 1900 en Parizo; mortinta la 7-an de marto 1939 en Havano) estis kuba komponisto kaj violonisto.

Roldán studis ĝis 1916 muzikteorion kaj violonludon ĉe la konservatorio de Madrido kaj sekvis privatajn lecionoj pri kompozicio de Conrado el Campo. En 1919 li iris al Havano, kie li estis lernanto de Pedro Sanjuán kapelmajstro. En 1932 li komencis estri la Simfoniorkestron de Havano. En 1927 li fondis arĉkvaropon, en 1931 la Nacia Muziklernejon. Krom tio li instruis harmonisciencon kaj kompozicion ĉe la Urba Konservatorio de Havano, kies direktoro li fariĝis en 1936, li ankaŭ organizis la Koncertojn de Nova Muziko.

Roldán validas kiel unu el la plej gravaj kubaj komponistoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kaj kiel plej grava reprezentanto de la afrikokubanismo, muzikstilo, kiu ligis ritmaron kaj instrumentadon de afrika kaj kuba muziko kun okcidenteŭropa muziktradicio. Lia plej konata verko estis la baleto La Rebambaramba laŭ libreto de Alejo Carpentier, kiu estis grandsukcese prezentata ankaŭ en Berlino, Budapeŝtp, Losanĝeleso, Meksikurbo kaj Bogoto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 3 Pequeñas poemas por orkestro, 1926
  • A Chango por kvar gitaroj, 1928
  • 2 Canciones populares por violonĉelo kaj piano, 1928
  • Danza negra kantvoĉo, du klarnetoj, du vjoloj kaj frapinstrumentaro
  • La remabaramba, baletmuziko, 1928
  • El milagro de Anaquillé, baletmuziko, 1929
  • Llamada, para despertar a Papa Montero por klarneto, du violonoj, du vjoloj kaj timbaloj
  • Rítmica, no. 1 por lignaj blovinstrumentoj kaj piano, 1930
  • Rítmica, no. 5; Tiempo de son por perkutensemblo, 1930
  • Rítmica, no. 6. Tiempo de rhumba por perkutensemblo, 1930
  • Motivos de son por alta kantvoĉo kaj orkestro, 1934
  • 2 Piezas infantiles por piano, 1937
  • Poema negra, arĉkvarteto, 1939

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]