Louis Moreau Gottschalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Moreau Gottschalk

Louis Moreau Gottschalk (naskiĝinta la 8-an de majo 1829 en Nov-Orleano, Luiziano; mortinta la 18-an de decembro 1869 en Tijuca, nun Alto da Boa Vista en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo) estis usona pianisto kaj komponisto francdevena.[1]

Familio[redakti | redakti fonton]

La patro de Gottschalk − naskiĝinta en Londono − estis hispana judo. La geavoj de la patrina flanko vivis en Sankta Domingo, kie la avo oficis kiel guberniestro. Dum la sklavoribeloj familianoj transloĝiĝis proksimume 1800 al Nov-Orleano. Ĉar la patrinaj prauloj devenis el Francujo, la familianoj interparolis france.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Louis Moreau Gottschalk − unua el entute sep gefiloj − alkreskis en la kvartalo Malnova Nov-Orleano, kie li konatiĝis kun la muziko de la kreoloj kaj de la nigruloj. Ekde 1842 li studis en Parizo kompozicion ĉe Jacques Fromental Halévy kaj Hector Berlioz same kiel pianludon ĉe Camille Stamaty. Li estis amika kun Georges Bizet kaj Camille Saint-Saëns. La Konservatorio de Parizo ne akceptis lin kiel usonan ĉivitanon. Sep jarojn post lia rifuzo la sama konservatorio tamen enprenis la iaman kandidaton kiel membro de la juĝantaro por la enirekzamenoj. En 1845 Chopin ĉeestis la koncerton de Gottschalk en la Salle Pleyel.[1]

Karikaturo pri la prezentado de Tannhäuser per dek kvar pianoj

En Hispanujo reĝo kaj reĝino lin plurfoje distingis. Tie li estis verkinta inter alie la pecon La sieĝo de Zaragozo por dek pianoj.

En 1853 Gottschalk forlasis Eŭropon[1] kaj reiris al Usono, kie komenciĝis lia kariero kiel prifestata koncertpianisto, kiu vojaĝis per propra specialvagonaro. Krom tio li plurfoje inter 1856 kaj 1862 faris iom longajn restadojn en la Karibio , la pianego ĉe la rando de estingiĝinta vulkano, inter ĉielo kaj tero.[3] Li privojaĝis koncerte tutan Usonon, muzikis en urboj pribatalataj dum la Usona Enlanda Milito kaj antaŭ orminista publiko, kunportis dum siaj vojaĝoj du pianegojn, unu pianagordiston, unu impresarion, sendis je malfruiĝo al sia publiko telegramojn kaj enscenigis la marŝon el Tannhäuser per dek kvar pianoj.[3]

En 1865[1] Gottschalk devis fuĝi pro afero al Latinameriko,[4] kie li vivis ĝis sia malvivo. Tie ĉi li komponis ekzemple la simfonion n-ro 1 La Nuit des Tropiques, koncertis kaj okazigis muzikfestivalojn.

Stereoskopa foto de la tombomonumento por Gottschalk

La 24-an de novombro 1869 Louis Moreau Gottschalk kolapsis pro malario-atako, el kiu li ne plu resaniĝis.[5] Tri semajnojn pli malfrue, la 18-an de decembro 1869, Gottschalk mortis en la aĝo de kvardek jaroj en hotelo je Tijuca, kvartalo de Rio-de-Ĵanejro − supozeble pro trodozo da ĥinino.[5] [6]

En la jaro 1870 oni reportis lian kadavrorestaĵojn en Usonon kaj entombigis ilin en Broklino, Novjorko.[7] Lian tombon origine kronis pompa monumento el marmoro, de statuo kun la titolo Anelo de la Muziko, kiun kanajloj vandale kaj grave difektis en la jaro 1959; nun oni intencas rekonstrui ĝin. [8]

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Unua paĝo de la pianpeco “The Banjo”. Aparte en la malsupra duono bone ekkoneblas ragtimaj movoj de la maldekstra mano

La verkaro de Gottschalk entenas ankaŭ aron da publikefikaj pianopecoj, kiuj parte estas kategoriendaj al la supra salonmuziko, ekzemple The Dying Poet (la mortanta poeto) kaj The Last Hope (La lasta espero). Pli gravaj tamen estas lian naciaj pianopecoj, kiujn stampis hispanaj, latinamerikaj kaj kreolaj muziktradicioj, ekzemple la pianopecoj The Banjo kaj La Bamboula (1848). Per siaj teĥnike malfacilaj komponaĵoj Louis Moreau Gottschalk festis en Parizo triumfojn kiel virtuozo, kiu akiris tutmondan renomon. En Usono li influis la verkadon de Charles Ives.[4]

Gottschalk dokumentis en sia verkaro fruajn formojn de afrikusona dancmuziko, el kiu pli malfrue evoluis la ĵazo. Kiel pianisto li apartenis al la grupo de la unuaj tutmonde sukcesaj pianistoj, kiuj jam uzis teĥnikojn el la pli malfrua ragtimo (sinkopigon, paŝantan bason, paŝan pianludon).

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Pianisme elstara sonregistraĵo de la Gotŝalkaj pianoverkoj prezentis la teksasa pianisto Ivan Davis en 1972 sub la titolo Der Bananenbaum (Decca). En 1987 Raymund Havenith surdiskigis selekton da ok pianopecoj sub la titolo Frühe amerikanische Klaviermusik (Musicaphon).

La irlanda pianisto Philip Martin surdiskigis ekde 1990 por la brita diskeldonejo Hyperion la ekzistan verkaron por piano je du manoj de Gottschalk. La ĝis nun aperintaj albumoj intertempe akiris la rangon de referencaj sonregistraĵoj. Krome Georges Rabol surdiskigis ĉi tiun pianoverkaron.

Publikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Louis Moreau Gottschalk: Notes of a Pianist. Represaĵo: Princeton University Press, Princeton, Nov-Ĵerzejo 2006, ISBN 0-691-12716-6.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John G. Doyle: Louis Moreau Gottschalk 1829-1869. A bibliographical study and catalog of works. The College Music Society, Detrojto 1983
  • Dieter Hildebrandt: Pianoforte oder der Roman des Klaviers im 19. Jahrhundert. Hanser, Munkeno 1985, ISBN 3-446-14181-2 (ĉapitro: Der Krieg im Saal).
  • Wolfgang Lempfried: Das abenteuerliche Leben des Pianisten und Komponisten Louis Moreau Gottschalk. En: Pianoforte. Zeitschrift für Klaviere und Flügel 2-a jarkolekto de 1992, kajero 1, pj. 28–37.
  • S. Frederick Starr: Bamboula! The Life and Times of Louis Moreau Gottschalk. University of Illinois Press, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Brockhaus Musik: Kapvorto Gottschalk. Mannheim/Lepsiko 2006.
  2. Weblink: Lebenslauf von Louis Moreau Gottschalk.
  3. 3,0 3,1 Dieter Hildebrandt: Pianoforte oder Der Krieg im Saal. Das Klavier im 19. Jahrhundert. Hanser, Munkeno 1985, ĉapitro 12.
  4. 4,0 4,1 Roger Willemsen: Klassik trifft Jazz. En: NDR Kultur, serio 98/16-an de julio 2011.
  5. 5,0 5,1 Lowens/Starr, Grove online
  6. Laŭ teksto de Jeremy Nicholas por la akompanlibreto de la sonregistraĵo Gottschalk Piano Music de Philip Martin de diskeldonejo Hyperion: „Li mortis pro emfizemo, rezulto de krevinta absceso en la ventro.“
  7. Retligo: Louis Moreau Gottschalk en la datenbanko de Find a Grave.
  8. A Brooklyn Mystery Solved: Vandals Did It, in 1959. New York Times, 3-an de majo 2010