Teatro bufo (Hispanujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teatro bufo, en la hispana lingvo ankaŭ bufobufos, estas hispana komika opero. Ĝi similas al la franca komika opero kaj estas iaspeca popolteatro miksostila, satira kaj muzika, parenca al la zarzuelo, la sainete, la parodio kaj la apropósito.[1] Aparte popularaj estis la "bufos habaneros" en Kubo kaj la "bufos madrileños" en Hispanujo, kiujn la aktoro, dramaturgiisto kaj impresario Francisco Arderius importis de Parizo al Madrido.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel denuncas ĝia propra nomo, la teatro bufo havis sian modelon rekte en la franca opereto,[noto 1] kun radikoj en la komikaj variaĵoj de la itala opero, kaj kunfandiĝanta en la komika kantisto, kiu kantaktoris spritajn rolojn.

La „bufos cubanos“[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj idoj de la teatro bufo la „bufos cubanos“ kutime estis mallongaj pecoj, kiuj ne transpaŝis la du aktojn kaj en kiuj alternis parolataj partoj kun muzika pasaĵoj de facilanima kaj kompleza aranĝo. La agadoj, burleskaj kaj tre ofte sen piedo nek kapo, ridindigis mitojn kaj grandajn temojn. Ili evoluis en Kubo dum la 19-a jarcento kaj konstituas ĉapitron tre personan de la kutimisma inklino de la kuba kulturo.

La orkestro "Flor de Cuba" en la Teatro Villanueva de Havano

Ekzistas informo pri la unua prezentado de la "Bufos Habaneros" en la Teatro Villanueva la 31-an de majo 1868. La populara sukceso de la koncepto favoris, ke en malmulta tempo ekestis pliaj sep ensembloj, kiu fariĝis alternativo al la tiam superregantaj spektakloj kiel la itala opero, la zarzuelo kaj la hispana dramo, apartaĵoj de la tiama kolonia socio.[3]

Alejo Carpentier, jam en 1945, enketis la daton de la politikigo de la teatro bufo cubano en la dua duono de la 19-a jarcento kaj aparte dum la Dekjara Milito; la kritikoj kaj mokoj kontraŭ la kolonia aŭtoritato hispana kaŭzis, ke la teatraĵoj estis malpermesataj sur la insulo dum pluraj jaroj.[4]

Bufos madrileños[redakti | redakti fonton]

La "bufos" estis prezentataj je Madrido en 1866 fare de la kompanio "Bufos Madrileños", kiun estis fondinta Francisco Arderius laŭ la pariza modelo de Offenbach.[5][6][7]

Je sia reveno de vojaĝo al Parizo en 1865 Arderíus, malbrila kantisto kaj elstara komikisto, konsideris la akcepton, kiun estis akirinta la zarzuelo Los dioses del Olimpo, kaj realigis novan komikan ludilon, kiu revoluciigis la kokinejon madridan. La prezentado de la inventaĵo okazis la 22-an de septembro 1866 en la Teatro Variedades en Madrido (popolteatro kiun Arderíus rebaptis per la nomo Teatro de la Compañía de los Bufos Madrileños), kaj sursceniĝis El joven Telémaco, verko de Eusebio Blasco de majstro Rogel, kiu fariĝis sukceso.[noto 2] Ĉe Arderíus estis aliaj libretistoj kaj muzikistoj kiel Ruiz, Escríu, Orejón y Cubero, Sampelayo y Gómez, Bardan, Rey, Celsa Fontfrede y Hueto. Kaj kun ili Manuel del Palacio, Eusebio Blasco kaj Eduardo Saco, kiuj por festi la naskiĝdatrevenon de Arderíus kreis Tanto corre como vuela.[noto 3] Ankaŭ oni prezentis El conjuro, interludo de Calderón de la Barca, transverkita fare de Ayala, kun muziko de Arrieta; El pavo de Navidad, mallonga teatraĵo de Ricardo Puente y Brañas kaj Francisco Asenjo Barbieri, kaj longa listo de popularaj sukcesoj. Carlos Cambronero, kronisto de Isabel la 2-a, finis sian informon notante, januaron de 1867 okazis en la menciita Teatro Novedades granda klasika komika koncerto, parodio de tiuj de Barbieri de Arderíus, Escríu, Cubero y Orejón.

En 1868, serĉe al pli granda spektantejo, la "bufos" translokiĝis al la Teatro del Circo, kie ili pludaŭris per similaj sukcesoj ĝis la aŭtuno de 1872. Arderíus kaj liaj komikistoj malfondis la kompanion en januaro de 1873, kiam ili estis prezentintaj El tributo de la cien doncellas kun muziko de Barbieri.

La „bufos“ kaj la verkistoj de la hispana realismo[redakti | redakti fonton]

Montriĝas strange observi la allogon, kiun populara aperaĵo kiel la "bufos" kaŭzis en la ĉefa stabo de la romanverkistoj de la hispana realismo, kiuj inkluzivis ilin en siaj argumentoj kaj opinadoj aŭ analizis ilin, kiam temis pri verkoj de literatura kritiko. Jen mallonga referenco:[noto 4][8]

  • Juan Valera atakas la "bufos", iliajn originojnn kaj iliajn sociajn konsekvencojn en sia libro Pasarse de listo.[9]
  • Benito Pérez Galdós defendis ilin dum sia etapo de „kutimisma“ ĵurnalisto kaj finfine inkluzivis ilin en siajn romanojn (Doña Perfecta).[10]
  • Aliaj aŭtoroj samtempaj, kiuj almovis al la teatra aperaĵo estis ekzemple: José María de Pereda (en Escritos de juventud kaj Esbozos y rasguños), Emilia Pardo Bazán (en La cuestión palpitante) kaj Pedro Antonio de Alarcón en Juicios literarios y artísticos.[11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barrera, Antonio (1983). Crónicas del género chico y de un Madrid divertido. Madrid: El Avapies. p. 71-77. ISBN 84-86280-02-8.
  • Casares Rodicio, Emilio (1993). El Teatro de los Bufos o una crisis en el teatro lírico del XIX español (48). Madrido: AnM.
  • de Répide, Pedro (2011). María Isabel Gea, ed. Las calles de Madrid. Madrid: Ediciones La Librería. ISBN 9788487290909.
  • Suárez Perales, Ana (2003). El Teatro en Madrid. Madrido: La Librería. ISBN 8495889587.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Parizo de la 19-a jarcento, «bouffes» estis kaj la lokoj, en kiuj oni prezentis ĉi tiun subĝenron kaj ĝiaj interpretantoj. Komponisto Jacques Offenbach (1819-1880) nomis la ejon, kiun li malfermis por prezenti siajn proprajn verkojn Bouffes Parisiens.
  2. La kronistoj interkonsentas en tio, ke de ĉi tiu zarzuelo originis la kutimo nomi "suripantas" la fon ĥoristojn, por virinĥoro, kiu imite la grekan eŭfonion per sensencaj vorto kantis jenan rekantaĵon: «Suripanta la suripanta, macatrunqui de somatén, sunfáriben sunfaridon, melitónimen sonpén».
  3. Aperis sursceneje, sur piedestalo, la busto de Arderíus, kun tia propreco kaj senmoveco tiel absoluta, ke la publiko ne povis rekoni la aktoron en la ŝajna skulptaĵo, ĝi kiam oni vidis lin forlasi la piedestalon kaj desupri al la sceneja malfono por saluti la spektantojn.
  4. María del Pilar Palomo analizas la temon en sia studo Movimientos literarios y periodismo en España, kaj informas pri kritiko tre favora, kiun Galdós publikigis en la ĵurnalo La Nación post la atakoj, kiujn estis skribinta la teatrokritikisto de alia ĵurnalo tiuepoka, El Imparcial, kontraŭ spektaklo kiu diboĉis ridindigante la menciitan madridan ĵurnalon. En tiu sama linio de akademia skandalo skribis tiutempe la fama José Yxart (kiu fariĝis unua eldoninto de La Regenta, de "Clarín"), taksante la "bufos" kiel ‹apoteósis de la impertinenta, de la malnobla kaj plebeja›.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emilio Casares Rodicio: "Historia del teatro bufo, 1866-1881"; artikolo en Crónica y dramaturgia, Cuadernos de Música Iberoamericana, vol. 2-3, Madrido, 1997.
  2. Suárez Perales, Ana (2003). El Teatro en Madrid. Madrid: La Librería. ISBN 8495889587.
  3. Artikolo pri la teatro bufo cubano. Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine Consultado el 20 de septiembre de 2013
  4. Alejo Carpentier: La música en Cuba. Eldoninto: Fondo de Cultura Económica, Meksikurbo en 1945, p. 161 ISBN9789681602505
  5. Emilio Casares: Francisco Asenjo Barbieri: El hombre y el creador. Konsultita la 4-an de junio 2015
  6. Ficha en la BVMC de un estreno en el Teatro de los Bufos de Arderius. Konsultita la 4-an de junio
  7. Emilio Casares Rodicio: "Historia del teatro de Bufos, 1866-1881 Crónica y dramaturgia". Cuadernos de música iberoamericana, ISSN 1136-5536, Vol. 2-3, 1997, pj. 73-118
  8. La prensa y los géneros literarios en la etapa realista
  9. Valera contra los "bufos".[rompita ligilo]
  10. Galdos a favor de los "bufos".[rompita ligilo]
  11. Teatro Bufo, Madrido, Espasa-Calpe (Selecciones Austral, 18), 1986.(Edición de F. Torres Monreal).