Dekjara Milito (Kubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carlos Manuel de Céspedes.

La Dekjara Milito en la hispana Guerra de los Diez Años, ankaŭ konata kiel la Milito de 1868Granda Milito (18681878), estis la unua sendependisma milito en Kubo kontraŭ la kolonia reĝa armeo de Hispanio. La milito komenciĝis per la Krio de Yara, en la nokto de la 9a ĝis la 10-a de oktobro 1868, en la bieno La Demajagua, kiu apartenis al Carlos Manuel de Céspedes.

La milito finiĝis dek jarojn pli malfrue per la Pakto de Zanjón aŭ Pacigo de Zanjón, kie establiĝas la kapitulaciado de la Kuba Liberiga Armeo antaŭ la hispana armeo. Tiu ĉi pakto ne plenumis la du ĉefajn celojn de tiu milito: la sendependeco de Kubo kaj la malapero de la sklaveco.

Ekonomiaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

  • Kubo estis damaĝita de la ekonomia krizo de la jaroj 1857 kaj 1866
  • La okcidenta kaj orienta regionoj havis malsaman ekonomian disvolvon. La okcidenta regiono estis pli disvolvita, havis pli da sklavoj, pli da produktado kaj pli da facileco por la komercado ol la orienta regiono. Kiel konsekvenco tio okazigis la bankroton de multaj orientaj bienistoj.
  • Hispanio altrudis altajn impostojn je ĝia kaprico.
  • Hispanio havis rigidan komercan kontrolon kiu damaĝis la nacian ekonomion.
  • Hispanio uzis la buĝetojn prenitajn de la insulo por aferoj tute nerilataj al la interesoj de la kubanoj (kreoloj) por financi la militojn en la kontinento (pli ol la triono de la nacia buĝeto), desvolvigi la kolonion de Fernando Poo kaj aliaj. Tiuj ĉi mon-foruzoj fariĝis kiam estis bezonata altkvalita invest-projekto por modernigi la sukerindustrion kiu malplibonigis la situacion en la Insulo.
  • La komprenigado pri la neceso enkonduki la salajrigitan laboradon kiel sola vojo por avancigi la sukerindustrion, kaj tio neniam atingeblus sub la hispana regadodominio.

Politikaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Provizora Registaro, 1869. Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Serrano, Topete, López Ayala, Romero Ortiz y Lorenzana (foto de J. Laurent).
  • Hispanio ne permesis la kubanojn okupi publikajn postenojn.
  • Hispanio malpermesis la kubanojn la rajton je renkontiĝo sen la kontrolado de militestro.
  • Ne ekzistis la preslibereco.
  • Estis kontraŭleĝa krei politikajn partiojn.
  • Fiasko de la informa kunsido de 1887

Sociaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekzistis la sklaveco, kiu krom esti kruelaĵo estis malavanco por la ekonomia disvolviĝo de la insulo, ĉar la teknologia disvolviĝo bezonis kvalifikitajn laboristojn.
  • Markita diferenco de la ekzistantaj klasoj.
  • La ekzistado de rasaj antaŭjuĝoj.

La milito[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi milito havis kontraŭkoloniisman, kontraŭsklavisman celojn kaj nacian liberigadon. Cetere, ekde la kultura vidpunkto ĝi helpis la enradikiĝon de la kuba naciismo. Oni batalis por la progreso de la ekonomio kaj de la socio. La milito komenciĝas kiam Céspedes liberigas siajn sklavojn kaj legas la Deklaradon pri Sendependecon (aŭ Manifesto de la 10-a de oktobro), la 10an de oktobro 1868. En tiu ĉi dokumento Céspedes klarigas la kaŭzojn de la milito kaj ĝiaj celoj.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 10–10–1868. Ribeliĝo en La Demajagua kaj Manifesto de la 10-a de Oktobro .
  • 11–10–1868. Invado al Yara.
  • 20–10–1868. Invado kaj konkero de Bayamo, Teksto de la Nacia Himno en Bayamo.
  • 4–11–1868. Unuafoje estas uzata la maĉeto kiel armilo en Pinos de Baire.
  • 4–11–1868. Ribeliĝo en Las Clavellinas.
  • 26–11–1868. Kunsido de Las Minas.
  • Enero de 1869. Agado de la volontuloj en Havano.
  • 11–01–1869. Incendio de Bayamo.
  • 07–02–1869. Ribeliĝo de LV. En la Kafplantejo González.
  • 10–04–1869. Asembleo de Guáimaro.
  • 1869. Martí publikigas la ĵurnalojn Diablo Cojuelo kaj Patria Libre, kie aperas la poemo «Abdala».
  • 15–01–1871. Deportado de Martí al Hispanio.
  • Julio de 1871. Komenco de la invado al Guantánamo.
  • 04–08–1871. Batalo en la Kafplantejo La Indiana.
  • 08–10–1871. Liberigado al Sanguily.
  • 1871. Estas publikigata la verkaĵo El Presidio Político en Cuba.
  • 27–11–1871 Fusilado de la studentoj de Medicino.
  • 1873. Estas publikigata La República Española ante la Revolución Cubana.
  • 11–05–1873. Forpaso de Agramonte en Jimaguayú.
  • 27–10–1873. Eksigado (kiel prezidanto de la Ĉe-Milita Respubliko) al Céspedes en Bijagual.
  • 09–11–1873. Batalo de La Sacra.
  • 02–12–1873. Batalo de Palo Seco.
  • 10/11–02–74. Batalo de Naranjo.
  • 27–02–1874. Forpaso de Céspedes en San Lorenzo.
  • 15/19–03–74. Batalo de las Guásimas.
  • 06–05–1875. Transirado de la pado kaj ekinvado al Las Villas.
  • 17–04–1875. Ribelo de Lagunas de Varona.
  • 04–08–1876. Forpaso de Henry Reeve en Yaguaramas.
  • Octubre de 1876. Fiasko de la invado al Las Villas. Gómez se retira del territorio.
  • 11–05–1877. Ribelo de Santa Rita.
  • 05–07–1877. Letero de Maceo al Vicente García González.
  • 04–02–1878. Batalo de Juan Mulato.
  • 07/09–02–78. Batalo de San Ulpiano.
  • 10–02–1878. Subskribo de la Pakto de Zanjón.
  • 15–03–1878. Protesto de Baraguá.

Elstaraj batalantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el tiuj elstaraj batalantoj de tiu epoko estis:

Posta historio[redakti | redakti fonton]

Post tiu fiaska sed tre grava milito, estis aliaj malgrandaj konfliktoj konataj kiel «Malgranda Milito», kiu ankaŭ ne sukcesis.

Finfine, la 24-a de februaro 1895, per la Krio de Baire, komenciĝis la Milito de 1895, kiu finiĝis per la interveno de Usono en la milito en 1898 kaj la senkondiĉa rezignado de la hispana armeo antaŭ la usona armeo. Tiu ĉi lasta parto de la milito estas konata kiel la Hispana-usona milito.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]