José Ardévol
Etoso
José Ardévol | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1911 en Barcelono |
Morto | 7-an de januaro 1981 (69-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Kubo Hispanio |
Familio | |
Patro | Ferran Ardèvol Miralles (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikinstruisto |
José Ardévol (naskiĝinta la 13-an de marto 1911 je Barcelono en Hispanujo; mortinta la 7-an de januaro 1981 en Havano) estis kuba komponisto.
Ardévol venis en 1930 al Havano, kie li ricevis sian muzikan edukadon. Li estis kunfondinto de la simfoniorkestro, de la konservatorio, je kiu li instruis kompozicion ĝis 1968, kaj de la ĉambrorkestro, kiun li direktis de 1934 ĝis 1952.
Li komponis unu baleton, tri simfoniojn kaj aliajn simfoniajn verkojn, tri grandajn konĉertojn, unu konĉerton por tri pianoj kaj orkestroj, unu konĉerton por piano kaj lignaj blovinstrumentoj, ĉambrokonĉertojn kaj aliajn ĉambromuzikajn verkojn, ĥorverkojn kaj filmmuzikojn.