José Urfé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Urfé
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1879 (1879-02-06)
en Madruga
Morto 14-an de novembro 1957 (1957-11-14) (78-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto • klarnetisto
vdr

José URFÉ GONZÁLEZ (naskiĝinta la 6-an de februaro 1879 en Madruga; mortinta la 14-an de novembro 1957 en Havano) estis kuba klarnetisto kaj komponisto. En 1910 li enigis novan muzikan eron el la kuba sono en la danzonon.[1]

Urfé studis muzikon ĉe diversaj privatinstruistoj en sia hejmurbo kaj en Havano, antaŭ ol li membriĝis en la orkestro de Teatro Peyret, kie lin trejnis Pedro Pablo Díaz. En 1902 li estis unu el la fondaj membroj de la orkestro de Enrique Peña, kie li ludis la duan klarneton apud José Belén Puig. Pli malfrue la du klarnetistoj aliĝis al la orkestro de Félix González.

Urfé komponis habanerojn, danzonojn kaj religian muzikon. Li vojaĝis al Meksiko kaj Usono kiel membro de teatrorkestroj. Lia fama peco El Bombín de Barreto el 1910, nomata laŭ la rondĉapelo de lia amiko, enigis sinkopitan trian voĉon deduktitan de la son cubano. Aliaj bone konataj komponaĵoj liaj estis Fefita, Nena, El churrero, El dios chino kaj El progreso.

José Urfé havis kvar filojn, Odilio, Orestes, José kaj Estéban, kiuj ĉiuj fariĝis muzikistoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giro, Radamés 2007. Diccionario encyclopédico de la música en Cuba. Havano vol 4, p. 225
  2. Orovio, Helio 2004. Cuban music from A to Z. p. 216