Tumba francesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tumba francesa (signife franca tombo) estas kultura esprimo de muziko kaj danco, kiun portis en la orienton de Kubo francaj koloniantoj kaj ties sklavoj. Tiuj ĉi rifuĝis al Kubo el Haitio pro la revolucia malstabileco en sia lando ekde la fino de la 18-a jarcento. La tumba francesa estas principe kombinaĵo de muzikoj el Okcidentafriko, precipe de Kongo kaj Benino,[1] kaj la francaj balodancoj.

Originoj de la tumba francesa[redakti | redakti fonton]

Pro la situacio, kiun estis kreinta la revolucio en Haitio dum la periodo inter 1791 kaj 1804, la francaj kolonianoj elmigris al kubo, precipe al la orientaj teritorioj, kiuj konformas kun la provincoj de Guantanamo kaj Santjago de Kubo, kunportante siajn afrikajn sklavojn kaj siajn francohaitajn kutimojn. En Kubo kaj la francajn kolonianojn kaj la kreolojn devenajn de haitianoj oni nomis “franceses”, francojn.

La sklavoj, kiuj ĝenerale prizorgis generalmente la terkulturajn laborojn ligitaj al la a la semado kaj rikolto de kafo, también transprenis "aristokratajn" influojn de siaj mastroj. La dancado de la nigrulaj sklavoj estis influata de la anglaj balodancoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj same kiel de la franca kontraŭdanco.

Komence la sklavoj praktikis siajn , los esclavos realizaron siajn dancadojn en la kafeosekigejoj. Pli malfrue aperis la "cabildos" aŭ societoj, kaj oni nomis ilin “tumba (de fiesta) francesa” [laŭvorta traduko: franca festotombo]. Tiujn ĉi societojn oni organizis laŭ maniero simila al tiuj de la franca nobelaro. Ili havis "reĝon" aŭ prezidanton kiel ĉefa estro, vicprezidanton kaj reĝinon aŭ prezidantinon, por okupiĝi pri la virinoj. En la dancado krome estis elstaraj personecoj la "mayor" aŭ la "mayora de plaza" [placestr(in)o], kiu direktis la dancadon, la komponisto aŭ la solokantisto kaj la kantoreĝino kiel direktanto de la ĥoro. Same la festo kiel la muziko, kiun oni ludis en tumba francesa nomiĝas “toque”.

Specoj de "toque" de la tumba francesa[2][redakti | redakti fonton]

En la tumba francesa oni povas identigi kvar malsamajn specojn de toque [tuŝo]

  • La "masón" estas formata de ok paroj kaj prezentas eŭropajn balodancojn de tipoj kiel la menueto kaj la kontraŭdanco, kiu malgraŭ sia angla origino hejmiĝis en multaj lokoj de Eŭropo, aparte en Francujo.
    • En la masón oni distingas du paŝojn: la bazan pason, en kiu oni ekpaŝas kun la dekstra piedo kaj faras duonan paŝon de la maldekstro, ĝis lasi ĝin je la nivelo de la dekstra, kaj oni ripetas komencante per la dekstra. Tiun ĉi pason oni uzas en la "molinete" [muelileto], en la cirklo, por la ŝanĝo de paroj, la libera praktiko de dancoparoj same kiel por la duoncirklo kaj la formado de la "tunelo".
    • La alia paŝo de la "masón" estas tiu, kiun oni konas kiel "deglita paŝo". Tiun ĉi paŝon oni plenumas en unuobla aŭ en duobla cirklo same kiel en la ĉeno, la serpento, la tunelo kaj kiam oni markas surloke. Je la realigo de ĉi tiu paŝo, kiu estas tre simila al la “arrollao” [rulvolvo] de la "conga" de Santjago de Kubo, la piedoj fakte ne disiĝas de la planko, kiam oni levas ilin de la grundo, kaj oni realigas ĝin per mallongaj kaj rapidaj forŝovoj. La "deglitan paŝon" oni uzas en la ligo de dancofiguroj kaj je la ŝanĝo de koreografio. La masón allasas malfermajn kaj fermajn figurojn, kaj ĝia eleganta dancoformo memorigas pri la kortegaj francaj dancoj.
    • Ambaŭ paŝoj, la baza la glita, povas aperi konektite en la tunelo kaj la cirklo.
  • La "yubá" estas la toque, kiun sekvas post la masón, kaj oni konsideras ĝin kiel plej grava toque, kiun povas praktiki unu aŭ pli paroj, atakante la ordonon de la mayor aŭ la mayora. Post la selekto de la triopo fare de la mayora kaj ĝia prezentado al la prezidanteco kaj la muzikistoj formiĝas la paroj, kiuj realigas liberajn koreografiojn, kiuj povas inkluzivi paroŝanĝoj. La yubá konsistas el baza paŝo kun rapidaj delokiĝoj.
  • La "fronté" aŭ "frenté" estas la toque, kiu sekvas post la yubá. Jen la viro estas la soleca figuro, kaj la dancon plenumas la paro, kiun oni konsideras kiel plej grava, per la improvizado de paŝoj ligitaj al la diferencaj toques de la tamburludantoj.
  • Finfine estas la „cinta“, nur dancata en Santjago de Kubo. La cinta estas dancata en cirklo ĉirkaŭ arbotrunko, de kiu pendas koloraj bendoj, precipe de ruĝo, bluo kaj blanko. Tiun ĉi pardancon estras la prezidant mayormayora.

Kostumaro[redakti | redakti fonton]

Unu el la elementoj, kiuj karakterizas kaj samtempe diferencas la francotombon de aliaj afrikdevenaj dancoj, estas la kostumaro de la partoprentantoj. La dancantinoj uzas longajn kitelojn kaj colorajn tukojn sur la kapo same kiel kolringojn, ventumilojn kaj aliajn akcesoraĵojn. Siaflanke la viroj surhavas ĉemizojn kaj blankajn pantalonojn. La kostumaro konsistigas fundamentan elementon de la eleganteco de ĉi tiu danco, kiu memorigas pri la nomitaj balodancoj eŭropaj.

Apero de la societoj[redakti | redakti fonton]

La vorto "tumba" estas de konga origino kaj signifas y significa amuzo aŭ festo en la bantua lingvo. En Kubo oni komprenas per „tumba“ la unuiĝo de tamburoj, kantoj kaj dancoj laŭ stilo de menueto, depende de la nivelo de rafineco de la nigruloj ligitaj kun la francaj kolonianoj.

Multaj sklavoj, ricevinte sian liberecon, sin organizis en diversaj societoj („sociedades“). Kiel ekzemplo menciindas la Sociedad de Tumba Francesa Lafayette (nomo metita honore al la fama generalo), kiu fondiĝis la 24-an de februaro 1862. La nomo de ĉi tiu societo en 1905 estis ŝanĝata en "Sociedad de Tumba Francesa La Caridad de Oriente".

Graveco de la tumba francesa en Kubo[redakti | redakti fonton]

En 2003 la tumba francesa estis enprentata fare de Unesko en la Reprezentativan Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.[3] La institucio, kies sidejo troviĝas en la historia urbocentro de Santjago, ricevis en la jaro 2000 la Nacian Premion de Komuna Kulturo, kaj en novembro de 2003 Unesko deklaris ĝin «Majstroverko de la del Buŝa kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro». La distingo estis transdonata al ĝi la 9-an de de julio 2004 kadre de la 24 datreveni de la «Festival del Caribe», kiun oni tradicie festas en la orienta urbo Santiago de Cuba.

Societeoj[redakti | redakti fonton]

La tumba francesa estas valida en variaj societoj, nome:

  • "La Caridad de Oriente" en Santiago de Cuba
  • "La Pompadour" aŭ la "Santa Catalina de Riccis" en Guantanamo
  • La "Bejuco" en Ságua de Tánamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tumba francesa
  2. http://www.encaribe.org/index.php?option=com_content&view=article&id=528:tumba-francesa&catid=80:baile&Itemid=99
  3. UNESCO Culture Sector: La Tumba Francesa, legita la 2-an de aŭgusto 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]