Celina & Reutilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Celina & Reutilio estis duopo de kuba muziko, kiu konsistis el Celina González kaj Reutilio Domínguez. La du elstaris en la kampara muziko de Kubo, aparte en la gŭaĥiro, la gŭaraĉo kaj la punto cubano kaj sin distingis per tio, ke ili enigis en la tekstojn de siaj kantoj preĝojn, nomojn kaj vortojn rilatantajn kun la santerio.

Biografioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kantanto de la duopo, Celina González Zamora, naskiĝis en Nueva Luisa, Jovellanos, Matanzas, la 16-an de marto 1928. La gitaristo, kantanto (dua voĉo de la duopo) kaj komponisto Reutilio Domínguez Terrero naskiĝis je Guantánamo en 1921.

Kiam Celina estis infano, ŝiaj gepatroj – kamparanoj – kaj gefratoj kantis en la dancarangoj de la semajnfinoj. Ángela ludis la kuban gitaron „tres“ kaj kantis, kaj Jesús ludis la liuton.

Celina lernis la melodian kaj ritman bazon de la cante guajiro, kaj de sia patrino la sindediĉon al la kreolaj religioj de Kubo kaj al la gedioj de la Joruboj: Ochún, Babalú Ayé, Ŝangoo kaj Jemaja.

Dum ŝia infaneco ŝia familio translokiĝis aj Santjago de Kubo. Danke al la radio kaj al sia prefero por la por la sono de punto cubano ŝi komencis improvizi decimojn kaj kvartetojn (kvarversaĵojn), ĝis kiam ŝi en 1943 konatiĝis kun Reutilio, kiu fariĝis la amo de ŝia vivo.

La punto cubano[redakti | redakti fonton]

La duopo sin diskonigis en Santjago de Kubo. Finfine en 1947 ĝi unuafoje prezentis en sendaĵo de la radiostacio CMKR. Alia populara muzikisto el Santjago, jam establiĝinta sur nacia kampo, Antonio Fernández, pli konata kiel Ñico Saquito kaj aŭtoro de sonoj kiel "María Cristina", "Adiós Compay Gato", "Jaleo", "No dejes el camino por vereda" kaj de la pratipo de protestkanto "Al vaivén de mi Carreta", irigis la duopon al Havano en 1948, por ke ili aperu en la regiona stacio Radio Cadena Suaritos. Tiu ĉi radiostacio estis enmodiginta la muzikon plej pure afrikan de la lando, prezentante je la semajnfinoj muzikojn kaj kantojn de la santeria religio kun kantistoj kiel Celia Cruz, Mercedes Valdés kaj Gina Martín.

Por ilia unua prezentado en Havano Celina & Reutilio komponis numeron, kiu fariĝos insigno de la duopo: "A Santa Bárbara", ankaŭ konata kiel "Que viva Changó". La sukceso de ĉi tiu gŭaraĉo estis plenplena kaj tuj vena.

Per ĉi tiu komponaĵo Celina & Reutilio rompis malnovan disigon, kiu ekzistis inter la muzikoj gŭaĥira kaj afrika, establis novan kunfandon, en kiu restas la metriko aŭ la hispana decimo kaj la stilon de la punto gŭaĥira, sed la teksto referencas al temoj de la kultura heredaĵo afrika. La akcepto de la publiko ne nur estas atribuenda al la noveco de la kantmaniero, sed eble al variaj aliaj kaŭzoj. La duopo kombins la "erupcian" voĉon de Celina, kiel oni ĝin nomis, kun la sono, kiun produktis Reutilio, kiu ŝajnis deveni ne de unu, sed de du aŭ pli gitaroj. Valoras la penon profundiĝi pri ĉi-lasta. En la tradiciaj duopoj kaj triopoj de "punto cubano" kaj "son montuno" ĝenerale oni uzis du gitarojn aŭ unu gitaro ku alia kordinstrumento. Unu muzikisto ludis la tiel nomatan "unuan gitaron", respektive la altajn tonojn, kiel en la kazo de Miguel Matamoros en sia triopo, dum kiam dua ‘apogis’, nome markis la malaltajn tonojn, kiel faris Rafael Cueto kun siajn famaj "tumbaos" en el Trío Matamoros. Reutilio Domínguez kunigis evoluintan teĥnikon kun supere fleksiĝemaj fingroj, manartikoj kaj antaŭbrako, kio kapabligis lin ludi la „unuan“ kaj „duan“ gitarojn samtempe, pro kio la duopo de Celina kaj Reutilio sonis kiel triopo.

Radio kaj televido[redakti | redakti fonton]

En siaj unuaj prezentadoj en Radio Cadena Suaritos ili krom tio fidis al la apogo de fama bongoludisto, Marcelo González, nomata El Blanco. Deveninta de la kvartalo Los Sitios en Havano, Marcelo ‘El Blanco’ estis akirinta ĝustan renomon kiel eminenta perkutisto, unue kun la sonensemblo de Macucho el la supre menciita kvartalo, kaj pli malfrue kiel fiksa bongoludisto de Orquesta de Julio Cueva. Kiam Marcelo bongis en la fono de la gitaro de Reutilio kaj la voĉo de Celina, la radioaŭskultantoj pensis, ke temas pri kompleta ensemblo kun kvin aŭ ses membroj.

La sukceso de Celina & Reutilio en Radio Cadena Suaritos baldaŭ havigis al ili kontrakton kun radiostacio de tutlanda atingopovo, la RHC, Cadena Azul, al kiu ili tuj transiris kaj komencis surdiskigi la numerojn, kiujn la publiko favorigis. La unua sonregistraĵo de Celina & Reutilio estis A Santa Bárbara, en kiu ili sin apogis sur la pianakompanado de komponisto kaj aranĝisto Obdulio Morales kaj la bongado de alia elstara perkutisto habana, konata kiel Papá Gofio.

Ene de malmulta tempo Celina & Reutilio fariĝis en favoratoj tutlandaj. La recepto kombini la decimojn kaj kvartetojn tipajn de la kanto gŭaĥira kun temoj de la gedioj el la diaroj jorubaj kaj kongaj el la afrika pasinteco ricevis grandan atenton de la publiko, kaj la duopo komencis produktis tutan serion da similaj numeroj kiel "A la reina del mar", "El hijo de Elegua", "A la caridad del Cobre" kaj aliaj. Krom tio ili surdiskigis multan da gŭaĥira muziko kaj da son montuno de aliaj aŭtoroj, ekzemple "Lágrimas negras", "Me tenían amarrao con P" –compuesto por Ñico Saquito–, "El cuarto de Tula" kaj multajn plu.

La sekvonta ĉapitro estas tiu de la vojaĝoj eksterlanden. Celina & Reutilio vizitis Novjorkon, kie ili prezentis en la Teatro Puerto Rico en la kvindekaj jaroj, akompanataj de Benny Moré; poste en 1947 ili vojaĝis al Domingo, kie ilia muziko estis konata, ekde kiam radiostacio CMKR en Santiago de Cuba dissendis ilian muzikon, kaj ili reiris al Novjorko en akompano de la kantisto de danzonoj Barbarito Diez.

En Kubo ilia prestiĝo plialtiĝis, kaj Celina & Reutilio aperis en du kinofilmoj, "Rincón Criollo" kaj "Bella la Salvaje". Ili kantis en radioprogramoj dediĉitaj al gŭaĥira muziko en diversaj radiostacioj, aperis en la televido, elstaris per prezentadoj en la grandaj kabaretoj de la ĉefurbo inkluzive la legendan Tropicana. Ili surdiskigis en l956, subtenataj de unu el la plej estimataj orkestroj de la tempo, la Orquesta Sensación. Ili rilatis kun ĉiuj aliaj kantantoj de punto guajiro de la insulo kiel Ramón Veloz, Coralia Fernández, el Indio Naborí, Raúl kaj Radeunda Lima, kaj anoncantoj mendis de ili la surdiskigon de granda kvanto da rekonmelodioj.

La kantoj de Celina & Reutilio komencis cirkuli tra landoj de la Kariba baseno, aparte en Kolumbio, Venezuelo kaj Domingo. Unu el iliaj numeroj, registrata en epoko, en ke la gŭaĥira muziko montris signojn da senfortiĝo en la populareco, Yo soy el punto cubano fariĝis kune kun A Santa Bárbara alia mita sukceso de Celina & Reutilio, kiu trapasis variajn landojn de Latinameriko.

La kunlaboro de Celina & Reutilio daŭris ĝis ilia separo en 1964. Reutilio mortis en 1971. Inter 1964 kaj 1980 Celina González daŭrigis sian karieron kiel solisto. Ekde 1980 komencis nova etapo en la kariero de Celina. Ŝia filo Lázaro Reutilio finis siajn lecionojn de muziko, kaj patrino kaj filo decidis lanĉi novan version de Celina & Reutilio. Apogante sin sur la muzika ensemblo de la kamparmuzika programo "Palmas y Cañas" la novaj Celina & Reutilio ne plu estis duopo, sed moderna ensemblo da gŭaĥira muziko kaj son montuno kun Celina kaj sia filo Lázaro Reutilio kiel la stelulaj voĉoj.

La lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1984 la duopo Celina & Reutilio vojaĝis al Bogoto kaj al la Feria de Cali kaj ekde tiam ili prezentis jaron post jaro en la ĉefaj urboj de Kolumbio: Cali, Palmira, Bogotá, Popayán, Pereira, Manizales, Cartagena, Barranquilla kaj Montería. Ankaŭ ili kantis en la televido kaj radio dum multaj okazoj, prezentantaj sian repertuaron same kiel tiun de Matamoros, Saquito, Carlos Puebla, José Pinares –aŭtoro de "Viejito Cañandonga"–, El Guayabero y Los Compadres.

Celina & Reutilio triumfis ankaŭ en Eŭropo, kie ili rikoltis sukcesojn en Britujo, Svisujo, Francujo kaj Grekujo. Celina transprenis kantojn de la de la Nueva Trova, aparte el la verkaro de Silvio Rodríguez, Girón; krom tio ŝi kunlaboris kun la grupoj Manguaré kaj Adalberto Álvarez y su son, kun kiuj ŝi sonregistrigis por du longeludaj diskoj.

Celina influis kreskan nombron da kamparaj kantantinoj ene kaj ekster Kubo. Ŝia efiko en la kuba muziko estas vaste rekonata. Kiel tekstis Alejandro Ulloa, Celina estis por la gŭaĥira muziko, kio Celia Cruz estis por la gŭaraĉo kaj la sono.

Celina mortis en la aĝo de 86 jaroj la 4-an de februaro 2015 pro plilongitita cerboangia malsano.[1]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Serio Titolo Diskeldonejo
LS-103 A Santa Bárbara: Con su Conjunto Típico Discos Meca Suaritos
LS-108 Éxitos de Celina y Reutilio Discos Meca Suaritos
LS-110 Fiesta Santera Discos Meca Suaritos
LS-115 Quiero Bailar con Celina Discos Meca Suaritos
LS-123 Fiesta Santera Vol.2 Discos Meca Suaritos

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]