GEMA
La Gesellschaft für musikalische Aufführungs- und mechanische Vervielfältigungsrechte [Societo por muzikaj prezentadrajtoj kaj meĥanikaj kopirajtoj] (GEMA) estas ekde 1933 ŝtate legitimita kopirajta kolektivo, kiu en Germanujo (ĝeneraldirektejoj en Berlino kaj Munkeno) profitigas la uzorajtojn el la aŭtorrajtoj de tiuj komponistoj, kantopoetoj kaj eldonantoj de muzikverkoj, kiuj organizis en ĝi kiel membroj.