Gaŭl-Romia muzeo (Tungro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaŭl-Romia muzeo
Gallo-Roman museum
Lando Belgio vd
Situo Tungro
Adreso Kielenstraat 15, 3700Tongeren
Poŝtkodo 3700
Estiĝo 1954
Koordinatoj 50° 46′ 53″ N, 5° 27′ 59″ O (mapo)50.78135.46633Koordinatoj: 50° 46′ 53″ N, 5° 27′ 59″ O (mapo)
Gaŭl-Romia muzeo (Tungro) (Belgio)
Gaŭl-Romia muzeo (Tungro) (Belgio)
DEC
Gaŭl-Romia muzeo (Tungro)
Gaŭl-Romia muzeo (Tungro)
Situo de Gaŭl-Romia muzeo (Tungro)
Map
Gaŭl-Romia muzeo
Retpaĝo http://www.galloromeinsmuseum.be
vdr
Prezentaĵo de romia funebra iro

La Gaŭl-Romia muzeo en Tungro (Belgio) estas muzeo pri la historio de la gaŭloj okupitaj fare de la romia imperio - ĝin posedas la belga provinco Limburgo. La muzeo ekfunkciis en 1954. Tamen jam en la 19-a jarcento en la urbo ekzistis ekspozicio de arkeologiaj trovaĵoj, kolektita fare de la "reĝa historia kaj priantikva asocio de Tungro" - ekde la jaro 1854 partoj de tiuj kolekto estis publike prezentataj. En 1937 en la eksa monaĥinejo Begina korto de Hasselt malfermiĝis provinca muzeo, kaj la plej signifaj trovaĵoj ekspoziciiĝis tie.

Kiam en 1954 malfermiĝis la gaŭl-romia muzeo en Tungro, ili do revenis al la urbo. Donacoj kaj elfosaĵoj fare de la arkeologia departemento de la muzeo plilarĝigis la kolekton. La ĉiujara vizitantaro kreskis ĝis 20 000. La provinca deputitaro decidis pri muzea novkonstruo kaj en 1994 la muzeo remalfermiĝis en nova konstruaĵo planata fare de la arkitekto Alfredo De Gregorio. La nova prezento de la novigita muzea materialaro ree kreskigis la ĉiujaran vizitantaron. La dumtempa ekspozicio "Neandertalaj homoj en Eŭropo" havis 150 000 vizitintojn. En 2006 komenciĝis dua novkonstrua projekto por doni ankoraŭ pli da spaco por la ekspoziciaĵoj.

La 22-an de majo 2011 la muzeo iĝis laŭreato de la premio Plej bona eŭropa muzeo por tiu jaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]