Galerio de Rudolfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Galerio de Rudolfo estas la plej rimarkinda historia minista laboraĵo en Prago, kies signifo kiel teknika akvoekonomia laboraĵo, kunigita kun staturo de imperiestro Rudolfo la 2-a, superas kadron de Ĉeĥio.

La galerio kunigas la maldekstran kajon de rivero Vultavo super Štefánik-ponto ekde dometo de eksa administranto de la galerio, nomata Minejo (Havírna), kun dometo ĉe restoracio Šlechta (legu Ŝleĥta) en Stromovka. Ĝi servis al alkonduko de vultava akvo en fiŝlagojn en Reĝa ĉirkaŭbarita arbaro. Ĝi mallongigis fluon de Vultavo eluzante tiel altecdiferencon de niveloj al alkonduko de la akvo per memfalo. Ties longeco estas 1102 m, mezproksima larĝeco estas 70 – 120 cm kaj alteco ĉirkaŭ 220 cm. Sed en la lokoj de malbona direktigo ĝi ascendas preskaŭ al 5 m. Temas pri unusola, preskaŭ rekta koridoro. Por ke la konstruado plirapidiĝu, la galerio estis trabatata el sume dek trabatejoj kontraŭ si, el kiuj 8 estis sur la fundo de kvar preskaŭ 49 m profundaj ŝaktoj. Malgraŭ tio la konstruado daŭris dek jarojn. Du el la ŝaktoj ĝis hodiaŭ kondukas en Letná ĝis la supraĵo, pluaj du estas sub la supraĵo fermitaj.

La galerio estas trabatita en ardezoj de letena tavolgrupo de ordoviko. Diversloke estas en ĝi ankaŭ karsta ornamaĵo. La galerio estis konstruita al rekta iniciato de imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu en la jaro 1582 komisiis gvidadon de la laboroj la pragan monermajstron Lazar Erckner. Post lasta trabato la 17-an de junio de 1593 Isac Phendler desegnis por la imperiestro ties planon, propre vertikalan tranĉon. Sesmetra kolora desegnaĵo, dokumentanta ĉiun metron de la galerio kaj ankaŭ ŝaktoj, kun minej- kaj foraerum-ekipaĵoj, enhavanta ankaŭ tekstajn indikojn, estas eksterordinara kartografia laboraĵo, metita en arkivo de Nacia teknika muzeo en Prago.

La galerio spertis dum la sekvantaj jarcentoj periodojn de dezertigoj kaj riparoj, el kiuj grava estis baroka plifortigo de ŝaktoj kaj la plej dezertiĝintaj partoj de la galerio. En la jaro 1859 inventisto V. BOŽEK konstruis en ties faŭko ĉerpigilon por provizado de fontanoj en Stromovka. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis en la galerio detala speleologia esploro kaj dokumentigo.

300 m longa sektoro de la galerio ekde Stromovka estas perelektre lumigita, havigita de planko kaj porokaze malfermata por ekskursoj. Ĝi montras belan, reprezentantan kaj sufiĉe altan sektoron de la galerio kun bone evidenta manlaboro de ministoj el Kutná Hora. Ĉe la faŭko de la galerio eblas interkonatiĝi ankaŭ kun ties historio.

La galerio estas memkompreneble senĉese plene funkcia kaj provizado de la fiŝlagoj en Stromovka per akvo el Vultavo estas nepensebla sen ĝi.

La galerio troviĝas en Prago 7, en Edvard Beneš-kajo, sub Letná en Reĝan ĉirkaŭbaritan arbaron (Stromovka).