Galla Placidia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galla Placidia kaj ŝiaj gefiloj; identeco ne certa

Aelia Galla Placidia, naskita inter 388 kaj 392 en Konstantinopolo, mortinta la 27-an de novembro 450 en Romo, estis la patrino de la okcident-romia imperiestro Valentiniano la 3-a kaj fakta regentino dum ties infaneco (425–437).

Dum sia regenteco ŝi oficiale deklaris, ke eĉ imperiestroj estas sub la leĝo kaj ke ilia aŭtoritato deriviĝas de la juro. En 437, kiam ŝia filo estis 18-jara, ŝi retiriĝis el la politiko. En 450 ŝi mortis en Romo, kie ŝi estis entombigita. La tiel nomata "Maŭzoleo de Galla Placidia" en Raveno ne estas ŝia tombo.