Gallegos de Argañán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gallegos de Argañán
Camino Torres. Etapa 05. Ciudad Rodrigo - Gallegos de Argañán.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37497 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 257  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 6° 42′ U (mapo)40.631111111111-6.7047222222222Koordinatoj: 40° 38′ N, 6° 42′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Situo de Gallegos de Argañán
Situo de Gallegos de Argañán

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gallegos de Argañán [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gallegos de Argañán estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Gallegos de Argañán estas tradukebla al Galegoj de A., tio estas indiko pri la deveno de la reloĝantoj post la Reconquista. Argañán eble aludas al kamparlaboristoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cuéllar, Gallegos de Argañán, Gallimazo, Marialba y Puentecilla, okupas totalan areon de 47,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 279 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol mil loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Estas restaĵoj de antaŭromia epoko (verracos). Kiel setlejo, ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependigo. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas lastatempe de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]