Saltu al enhavo

Garcirrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garcirrey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37469
Demografio
Loĝantaro 57  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 6° 8′ U (mapo)40.900833333333-6.13Koordinatoj: 40° 54′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 84,25 km² (8 425 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garcirrey (Provinco Salamanko)
Garcirrey (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Garcirrey
Garcirrey (Hispanio)
Garcirrey (Hispanio)
DEC
Situo de Garcirrey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garcirrey [+]
vdr

Garcirrey estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Garcirrey estas derivata etimologie el García Rey, tio estas García (plej ofta familinomo en Hispanio) kiel loĝestro nome de la reĝo (rey).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alcornocal, Ardonsillero, Berrocalejo, Casasola, Garcirrey, Moral de Castro, Valdelama, Vilvis kaj Villarejo, tiu lasta senhomejo, okupas totalan areon de 84,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 69 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 47 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]