Garri Kasparov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garri Kasparov, 2007

Garri Kimoviĉ Kasparov (cirila skribo: Га́рри Ки́мович Каспа́ров) (13-a de aprilo 1963 en Baku, Azerbajĝano) estas elstara ŝakisto, Monda Ĉampiono de 1985 ĝis 2000. La 10-an de marto 2005 Kasparov anoncis pri fino de sia ŝakludista kariero; li planas pli multe aktivi kiel aŭtoro de priŝakaj libroj kaj kiel politikisto.

En 1993, la PCA (Asocio de Profesia Ŝako) estis kreita por Garri Kasparov, kiam estis monda ĉampiono per FIDE, kaj Nigel Short al organizaĵo kaj disvastigo de tiu nova internacia institucio de ŝako.

Kasparov kaj Short akuzis FIDE je manko de profesiismo. Krom tio, ili ne konsentis doni 25% de siaj premioj al FIDE. Do, FIDE kaptis la titolon de Monda Ĉampiono de Ŝako de Kasparov kaj ne permesis al Short batali kun Kasparov.

En oktobro de 1993, okazis la batalo inter Kasparov kaj Short en Londono. Kasparov gajnis per 12,5/7,5 kaj tiel fariĝis Monda Ĉampiono per PCA. Sed FIDE daŭris siajn agadojn kaj aranĝis ludon inter Anatolij Karpov kaj Jan Timman. Tiel Karpov fariĝis la 'alia' monda ĉampiono. Tiel estis la unua fojo kiu havis du mondajn ĉampionojn. Kasparov per PCA kaj Karpov per FIDE.

La PCA malaperis post fino de grava apogo de la komputila entrepreno Intel, en 2000. Kaj en 2005, Kasparov rezignas pri ŝako, post venki la Ludojn de Linares.

Politika agado

En la jaroj 1984-1990 Kasparov membris en la Komunista Partio de Sovetunio kaj forlasis ĝin por partopreni en fondiĝo de la Demokratia Partio de Rusio. En 1996 li estis porparolanto de Jelcin dum preparado al la prezidentaj elektoj.

Post 2005 Kasparov multe aktivis kiel politikisto, opozicia al la nuna potenco en Rusio kaj la prezidento Putin. Li fondis kaj estras la opozician organizon, kiu nomiĝas "Unuigita Civitana Fronto".