Premreduktilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gasboteloj kun gasreduktiloj

Gasreduktilo estas aparato por redukti la premon de la gaso aŭ gasa miksaĵo, troviĝanta en iu ajn ujo (ekz. en gasbotelo aŭ gaskondukilo), ĝis la necesa kaj por memregante subteni tiun premon konstanta, sendepende de ŝanĝado de la gaspremo en gasbotelo aŭ gaskondukilo.

Entute la gasreduktiloj dividiĝas je tiuj de la bruleblaj kaj nebruleblaj gasoj. La gasreduktiloj por la bruleblaj gasoj (metano, hidrogeno ktp) havas la maldekstran ŝraŭbaĵon por preventi senatentan kunigon de la gasreduktilo, funkciinta kun la bruleblaj gasoj, al la oksigena gasbotelo. La gasboteloj kun la noblaj gasoj (heliumo, azoto, argono ktp) havas la dekstran ŝraŭbaĵon, same kiel la gasboteloj kun oksigeno. Do, por la noblaj gasoj oni povas uzi la oksigenajn gasreduktilojn.